Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MUZIKO

Konatiĝu kun Bretonio!

“Meven” estas kompakta disko de Bretona Esperanto-Koruso (fondita en 1996). La disko enhavas 9 kantojn, kiuj plejparte estas jen naciaj bretonaj, jen anonimaj, sed ne nur. Inter tiuj estas kelkaj dancmelodioj. Aŭskultante ilin oni povas iom konatiĝi kun la bretona muzika kulturo. La kantado estas glata (ja ĥoro!), sed tro ofte pro la multeco de la voĉoj (preskaŭ 20) oni ne povas distingi la vortojn — feliĉe, helpas akompana libreto, kie enestas ankaŭ nacilingvaj tekstoj de la kantoj. Inter la tradukintoj plejparte estas korusanoj mem, unu kanton tradukis Ĵak Le Puil.

Dum la kantoj oni ludas pianon, akordionon, gitarojn kaj eĉ harpojn — tio aparte sonas tre bele. La ĥoro invitas ĉiujn kontribui al interkultureco de Esperanto per la registrado de kantoj de ties popoloj/regionoj — ĉu iu reeĥos?

Grigorij AROSEV

Bretona Esperanto-Koruso: Meven. Kompakta disko. Eld. Esperanto Esperanto-Bretagne, 2001. 20 min. 37 sek. ISBN ne indikita. Prezo ĉe FEL: 15 eŭroj + afranko.