Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Inversigita mondo

Oni rakontas, ke, kiam la angla reĝino Viktoria legis la du infanrakontojn pri Alico de Lewis Carroll [lues karol], ŝi estis tiom ravita, ke ŝi ordonis, ke la aŭtoro havigu al ŝi ĉiujn ceterajn librojn, kiujn li verkis. Ŝi, tamen, rapide seniluziiĝis, kiam al la palaco estis liverita granda pako da pezaj (en du sencoj) volumoj pri matematiko. Ŝia Reĝina Moŝto ne sciis, ke Lewis Carroll estis pseŭdonimo de Charles Lutwidge Dodgson [ĉarlz lotŭiĝ doĝson] (1832-1898), lektoro pri matematiko en la universitato de Oksfordo.

La du infanlibroj, kiuj tiom ĉarmis la reĝinon, estis Alico¹ en Mirlando (1865) kaj Trans la spegulo (1871). Ekde tiam, pluraj generacioj da infanoj kaj certe ne malmultaj plenkreskuloj ĝuis la fantastajn aventurojn de Alico. Ĝis hodiaŭ, tiuj rakontoj restas popularaj, kaj estas haveblaj versioj en pluraj lingvoj.

La enciklopedia vortaro Oxford Reference Dictionary priskribas Dodgson, alinome Carroll, kiel aŭtoron de “malnaivaj infanklasikaĵoj” (sophisticated children’s classics). La (en ĉi tiu kunteksto) nekutima adjektivo “malnaiva”, kredeble, aludas al la fakto, ke, kvankam la enhavo de tiuj libroj unuavide ŝajnas simplaj (!) enlitig-horaj rakontoj por junaj infanoj, la samaj infanoj, proksimiĝaante al adolteco, konstatos, ke en la rakontoj estas pli da substanco kaj subtileco ol ili supozis.

Sendube, Dodgson ne estis tipa reprezentanto de la iom sufoka kaj pedanta 19-jarcenta akademia medio, kaj la “Alic-”libroj estas unikaj inter la infanliteraturo de tiu epoko. Ĝis tiam, legaĵo por infanoj konsistis preskaŭ ekskluzive el moraligaj tekstoj, celantaj ensemi konvenciajn virtojn kaj religion en junajn mensojn. Kontraste, Dodgson/Carroll ludas per kaj ŝercas pri respektataj fakoj, instancoj kaj valoroj: logiko, aritmetiko, poezio, pompo kaj — (hororo!) la lingvo de la Brita Imperio. Li amuzis sin kaj siajn legantojn, montrante la mankon de logiko en normala lingvaĵo. Jen ekzemplo sur la paĝo 73: Alico: “Mi vidas neniun sur la vojo”. Blanka Reĝo: “Se nur mi havus tiel akrajn okulojn! — Povi vidi Neniun! Kaj je tioma distanco! Ho! mi” apenaŭ povas vidi realajn homojn en ĉi tiu lumo!.

En ambaŭ rakontojn, Carroll inkludas parodiojn de popularaj kantoj por infanoj kaj de moraligaj poemoj. Plie, diversaj roluloj recitas specimenojn de io, kion la angloj nomas nonsense verse (“sensencaj versaĵoj”).

Dodgson verkis la du librojn por iu vera Alico, nome Alice Liddell, malgranda filino de la dekano de sia kolegio en Oksfordo. (Parenteze, ie mi legis, ke ankoraŭ ekzistas foto de Alice Liddell farita de Dodgson mem, kiu estis entuziasma fotografisto.) En ambaŭ rakontoj, Alico dumsonĝe eniras (per kuniklotruo en la unua, kaj trans spegulo en la dua) fantastan mondon, en kiu bestoj parolas, ludiloj (respektive, ludkartoj kaj ŝakfiguroj) iĝas homoj, kaj kie ŝi havas bizarajn aventurojn.

La spegulo — tiu mirinda kaj mistera inventaĵo, kiu ĉion inversas — estas temo de multaj fabeloj, kaj hodiaŭ ĝi estas objekto de sciencaj studoj kaj disertacioj. Ĝi instigas ankaŭ spekulativajn teoriojn pri “alternativaj universoj”.

Junaj infanoj al kiuj oni legas Trans la spegulo, eble ne tuj rimarkos, ke, krom esti rakonto, ĝi estas ankaŭ ŝakludo. Ĉiu aventuro de Alico estas movo sur ŝaktabulo. Tio estas klarigita sur la dua paĝo post la titolpaĝo. Iom konfuze, tamen, la paĝnumeroj indikitaj sub la ŝaktabula ilustraĵo ne korespondas al tiuj en ĉi tiu esperanta versio.

Certe, iu ajn, kiu intencas traduki la Alic-librojn, alfrontas nefacilan taskon. La humuro estas tre angleca (kelkfoje iom lama), kaj la “sensencaj versoj” prezentas apartan problemon. Pro tio, estas interese, ke diversaj tradukantoj jam plurfoje provis “pseŭdoesperantigi” la “pseŭdoanglan” de Lewis Carroll. Mi konas almenaŭ du aliajn versiojn, krom tiu de la versaĵo Babilfrenezo (Jabberwocky en la angla originalo), inkludita en Trans la spegulo (paĝo 17): unu sur la paĝo 113 de Angla Antologio 1800-1960, kaj alian en n-ro 12/1989 de la bulteno Irlandafrika esperantisto.

Ĝenerale, mi trovis la tradukon de Broadribb sufiĉe kontentiga. Estus malĝuste kompari ĝin kun la majstra traduko de William Auld de la libroj de Tolkien, en kiu la simile multnombraj versaĵoj estas preskaŭ ekzaktaj respegulaĵoj de la originaloj. Tamen, kelkaj strofoj de iuj versaĵoj en Trans la spegulo estas iom fuŝaj kaj neprononceblaj, ekzemple, “Kiel akv’ tra tribil’ vibras”. La ŝercoj en la teksto ne ĉiam sukcesas, sed kredeble tio ne estas kulpo de la tradukinto.

Iom strange en infanlibro estas la ĉeesto de piednotoj. Eble kelkaj estas bezonataj, ekzemple, por klarigi la laŭvortan tradukon de anglaj nomoj de insektoj (la diversaj “-muŝoj”), sed ŝajnas iom pedante indiki la latinan botanikan terminon Brassica chinensis.

Laŭ mi, la dua libro pri la aventuroj de Alico estas iom malpli interesa ol la unua. Ĝi pli konsistas el dialogoj kaj versoj ol aventuroj kaj agoj, kaj la karakteroj estas malpli abundaj kaj allogaj. Tamen mi ŝatis la Blankan Kavaliron, kiu memorigas min pri Donkiĥoto — eĉ lia bildo iom similas la famajn ilustraĵojn de Gustavo Doré en la ĉefverko de Cervantes. Cetere, estas ĝojige, ke ĉi tiu esperanta versio inkludas belajn ilustraĵojn de John Tenniel, kiu aperis en la unua angla originalo.

Malgraŭ mia prefero por Alico en Mirlando, ĉi tiu sekvaĵo estis tre populara en Anglio kaj eĉ influis la anglan lingvon. Inventaĵo de Lewis Carroll estas komuna esprimo portmanteau word, “valiza vorto” (“Komprenu, ĝi estas kia valizo — du signifoj estas pakitaj en unu vorto” — klarigo de Humpti Dumpti), kaj kelkaj “valizaj vortoj” eniris la normalan anglan vortaron, ekzemple chortle (vidu uzon de ĉortlis sur la paĝo 19). Chortle estas kombinaĵo de du verboj: chuckle (subridi) kaj snort (ronki), kaj signifas laŭtan ĝojan ridegon.

Laŭ piednoto, la epizodo Vespo en peruko estis eligita el la libro antaŭ la publikigo de la originala angla eldono de 1871. Oni povas diveni la kialon, ĉar ĝi aldonas nenion al la rakonto, krom unu malgrava versaĵo.

Mi rimarkis nur unu negravan komposteraron, nome “Maksaro” anstataŭ “Makasaro” en piednoto sur la paĝo 91.

1. Strange, ke oni ankoraŭ uzas la formon “Alico”, kvankam la hodiaŭa Esperanto ĉesis sekvi la zamenhofan praktikon apliki la substantivan finaĵon -o al virinaj nomoj, kaj preferas uzi la adjektivan finaĵon -a.

Garbhan MACAOIDH

Lewis Carroll: Trans la spegulo kaj kion Alico trovis tie. El la angla tradukis Donald Broadribb. Kun ilustraĵoj de John Tenniel. Eld. Sezonoj, Jekatarinburg, 2001. 128 paĝoj glue binditaj. Prezo ĉe FEL: 9,00 eŭroj + afranko.