Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AŬSTRIO

Pri la antikva arto en Egiptio

En Leoben, dua granda urbo de sudaŭstria lando Stirio, estis organizita ampleksa ekspozicio “Egiptio — en la regno de faraonoj. Serĉante belecon kaj perfektecon”. La ekspozicio estis origine konceptita por prezentado en Japanio en 2002, sed antaŭe — ekskluzive por Eŭropo — estis videbla en Leoben ĝis la 4a de novembro. 200 valoraj originalaj altkvalitaj ekspoziciaĵoj el kvar jarmiloj estas je dispono de ĉiuj vizitantoj en la urba arthalo. La multekostaĵoj estas prenitaj el la muzeoj Roemer, Pelizaeus (Hildesheim, Germanio) kaj de la Arthistoria muzeo en Vieno.

Egiptio — la fascina lando de faraonoj, obeliskoj kaj piramidoj — estis ĉiam alloga por vizitantoj, aventuremuloj kaj esplorantoj. Monumentecaj tomboj, plenaj de riĉaĵoj por la transa mondo, temploj, imponaj kaj enigmaj statuoj kiel sfinksoj, hieroglifoj, bildoj de homoj, dioj kaj multo alia altiris homamasojn al Egiptio, por okazigi tie esplorojn kaj elfosojn. Danke al novaj malkovroj, hodiaŭ troviĝas pluraj valoraĵoj en muzeoj.

La temo ne estis hazarda. Nur en Egiptio tian grandan rolon havis la ideala bildo de beleco, esprimita en la ornamo kaj modo. Elegantaj ornamaĵoj, surmure ellaboritaj reliefoj, skulptaĵoj, belege faritaj objektoj por ĉiutaga uzo, idealigitaj statuoj de dioj kaj kolorriĉaj amuletoj el la epoko de la grandaj faraonoj kiel Keopso, Ramseso la 2a aŭ Tutankamono — ĉio ĉi montris ne nur la pompan surteran mondon, sed ankaŭ la allogan mondon de dioj, kiuj por la homoj el antikva Egiptio havis grandegan signifon dum la tuta vivo.

Sendube, la demonstrita egipta mortokulto posedis grandan altiran forton — ĉiu vizitanto de la ekspozicio sentis la misteran atmosferon de la mumioj. Antikva egipta arto estas tre esprimiva, pro la tre varia uzado de multaj materialoj, kaj samtempe tro konservativa. Kaj la proporcioj de la homa korpo, kaj la formo de junaj vizaĝoj, stilo kaj formo de hararanĝoj, vestoj kaj eĉ gestoj ŝanĝiĝis kun la tempo. La koncepto pri ideala beleco estigis la eksteraĵon de viroj kaj virinoj. Ĉi tiu idealo kaj tiaj portretoj restas belaj eterne kaj neŝanĝeble.

La celo de antikva egipta arto estis prezenti homon kiel figuron, kiu posedas samtempan validecon por la surtera kaj transa vivo. Ankaŭ ĉi tiu bildo estis ŝanĝebla, ja stiltendencoj kaj modoj venis kaj foriris en antikva Egiptio, kvankam tio restas nerimarkebla por la supraĵa rigardanto.

La atentokapta ordigo de la ekspozicio gvidas la vizitantojn en la misteran landon ĉe Nilo. Do, la vizito transformiĝas en malkovran veturon kaj en serĉon kaj trovon de la ideala beleco kaj perfekteco en la artaĵoj de antikva Egiptio.

Evgeni GEORGIEV

Staranta figuro de Ra-maat, ĉ. 2250 a. K., kalkŝtono.

Fragmento de templo-reliefo kun reĝino Arsinoe la 2a, post 270 a. K., kalkŝtono.

Interna parto de sarkofago de Penju, ĉ. 800 a. K.

Pordo de Anĥ, 2180 a. K., kalkŝtono, pentrita.

Reliefo de virinkapo el la 13a jarcento a. K., kalkŝtono.

Paro de orelringoj kun kapo de taŭro kaj perloj el la 3a jarcento a. K., oro kun verda ŝtono.

Titolpaĝo de prospekto pri la ekspozicio.