Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Organtransplantado

La litova prezidanto donacis siajn organojn

La litova prezidanto Valdas Adamkus donacis siajn organojn kaj histojn por transplantado post sia morto. Tiel li esperas instigi ankaŭ aliajn personojn doni siajn organojn samcele. La prezidanto faris la decidon post kiam litovaj kirurgoj sukcese transplantis koron de dujara knabo, pereinta en akcidento, al 15-monata knabino, naskita kun malsana koro kaj de tiam jam dufoje operaciita.

Antaŭ tiu evento la plej juna paciento kun transplantita koro en Litovio estis 19-jara junulo. Entute ekde la jaro 1987 en Litovio estis faritaj 24 operacioj de kortransplantado. La plej longe kun transplantita koro viro vivas jam sesan jaron. La plej aĝa paciento, kiu subigis sin al reno-transplantado, estis 68-jara. Kun transplantita reno vivas persono eĉ jam de 25 jaroj.

En Litovio ĉirkaŭ dudek personoj atendas kortransplantadon kaj tiun de renoj preskaŭ kvarcent. La problemo estas organdonantoj. Ĝis nun en Litovio donis siajn organojn kaj histojn al postmorta transplantado al malsanuloj nur 450 personoj kaj ses deklaris sian negativan decidon. Pasintjare inter unu miliono da loĝantoj en Litovio estis averaĝe nur 5,7 organdonacantoj, dum en aliaj eŭropaj landoj 15 ĝis 20 kaj en Hispanio eĉ 33,6.

Ĉi-momente en Litovio oni praktikas transplantadon de koro, koraj valvoj, renoj, mjelo, osthisto, haŭto, angioj. La plej lastaj provoj transplanti hepaton malsukcesis. Post la operacio ĉiuj kvar malsanuloj mortis.

Organdonado en Litovio estas senkosta male ol sangodonado.

LAST

Sub gvidado de profesoro V. Sirvydis litovaj kirurgoj unuafoje transplantis koron por 15-monata bebo.