Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ENKETO

Ĉu fordoni siajn organojn?

Transplantado de organoj fariĝis ordinara, sava rimedo por sennombraj pacientoj; tamen, kiel la revuo JAMA raportas, rifuzo fordoni organojn de mortintoj, fare de ties familianoj, ege limigas tiun eblon. Esploristoj en Usono enketis ĉe familianoj de mortintoj en naŭ traŭmathospitaloj, pri la kialoj de konsento aŭ rifuzo.

El 420 eblaj fordonokazoj, oni atingis 238 konsentojn. Pluraj faktoroj influis la finan decidon: etno, aĝo de la paciento, kaŭzo de la morto kaj konscio pri la antaŭa deziro de la paciento mem estis ĉefaj faktoroj por konsento. Familioj, kiuj pli detale diskutis pri organfordonado kaj pli multe interparolis pri la afero kun kuracistoj kaj fakuloj plej ofte emis konsenti. Sociaj, emociaj kaj komunikaj cirkonstancoj influis la decidon.

El la esploro oni memkompreneble konkludis, ke tre gravas publika edukado kaj konsciigo pri la graveco de organfordono.

Paulo S. VIANA