Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

USONO

Kiel pentri demokration?

“Arto nur por arto!” Ĉi tiu instiga krio por multaj artistoj en moderna arta “Gomoro” tro ofte kondukas al narcisismo kaj detruaj komentoj pri la homa spirito, se tion entute eblas nomi komentoj.

Tute alia estas la pli kaj pli videbla arto de usona pentristo T. Scott Sayre [skot sejr]. Liaj historiaj murpentraĵoj (inter kiuj estas du, bildigantaj ĝemelurbojn — usonan Cupertino kaj japanian Toyokawa) instigas homojn kuniĝi per la sento de komuneco, ne limigita per spaco kaj tempo. Sindikatoj ekde Seatlo ĝis Sanfrancisko konstatis, ke liaj zorge esploritaj rakontoj sur tolo donis al laboristoj novan senton de graveco de ilia laboro kaj novan spiriton de organiza unueco, kiun ĉi tiu mondparto tre bezonas.

Vizitantojn de la urbocentra placo “Jack London” en la kalifornia Oakland salutas la atentokapta interplekto de scenoj pentritaj de Sayre, priskribantaj la aventurojn kaj librojn de Jack London. Sed la kreado de Sayre estas ja tre varia. Li kreis T-ĉemizojn kaj poŝtkartojn por Esperanto-Ligo de Norda Ameriko. Lia arto beligas paĝojn de kelkaj socie gravaj libroj. Kaj per la novaj metodoj miksi lumon, koloron, ŝanĝiĝantajn organikajn formojn, muzikon kaj dancon, li kaj lia kunulino Lucy Lewis antaŭ nelonge prezentis al publiko artan spektaĵon, stimulintan la imagokapablojn de kuracistoj.

Unu entuziasma rigardanto diris: “Lia lumprezento vekas ion en la subkonscio. La lumo havas la mirigan efikon malfermi la menson por novaj ebloj, senrilate al la kampo, kiu vin interesas.” Kelkaj bildoj de la lumprezento de Sayre videblas ĉe www.studiowindows.com.

Sayre mem pri siaj verkaĵoj estas multe pli modesta. “Troviĝas multaj bonaj artistoj. Mi nur ĝojas esti viva,” — li diris. “Sed la arto estas amuza, kaj se mi povas aldoni ion al la vivoj de aliaj, estas des pli bone.” En siaj filozofiaj pripensoj, li aludas al la kontakto kun ia pli profunda kurento de la krea vivo. “Mi ja opinias, ke gravas por artistoj esti plene konsciaj pri la dimensioj de la tempo, kompreni la signifon de sia arto, kaj klopodi unuigi la specifan kun la universala.” Tia sinteno frape similas al la “Manifesto de la artista grupo de De Stijl” [stejl], aperinta en 1918 en Amsterdamo.

Sayre kontraktis kun la organizaĵo “Sintropiaj Vilaĝoj” por produkti grandan murpentraĵon pri la monda historio de demokratio. La grandega verkaĵo inkluzivos la scenojn, reprezentantajn la evoluon de demokratio ekde ĝia plej primitiva komenco, ĝis ĝiaj universalaj idealoj. Inter multaj aliaj, la rolo de Esperanto kiel demokratia komunikilo, ebliganta al ĉiu egale sin esprimi, reprezentiĝos en la pentraĵo. Oni kolektas ideojn kaj informojn por la pentraĵo. Dezirantoj proponi historian okazaĵon el sia regiono aŭ lando povas kontakti (en Esperanto aŭ en la angla) s-ron Scott Sayre aŭ s-ron Will Foreman: “Sintropiaj Komunumoj”: PMB N 693, 2425B Channing Way, Berkeley CA 94704, Usono, aŭ rete: jgc@syntropix.net

Por la projekto oni invitas patronojn kaj subtenantojn. Tiuj ricevos ankaŭ senpagan subskribitan presitan bildon, faritan el parto de la pentraĵego. Bilda raportado pri la progreso de la laboro troviĝos ĉe www.syntropix.net. Ĉi-jardeke la organizantoj planas publike montri la pentraĵegon en multaj mondaj lokoj, bildigitaj en la pentraĵo.

John G. CHAMPLIN

Scott Sayre paŭzas dum la pentrado de sia murpentraĵo por la sindikato de lad-prilaboristoj en San-Francisko.

Detaloj de murpentraĵo en Seatlo montras erojn de la historio de la loka ĉarpentista sindikato.

Unu el la du paneloj de murpentraĵo pri historio de la ĉarpentista sindikato en Seatlo pentras Scott Sayre.

Verkaĵo de Scott Sayre ornamas poŝtkarton kaj T-ĉemizojn, eldonitajn de Esperanto-Ligo por Nord-Ameriko.

Pentraĵo “Hejmo estas...” kiun Scott Sayre pentris por la kovrilo de libro “Demokratiigo ĝustatempa” troviĝas ankaŭ sur la esperantlingva poŝtkarto.