Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NORD-IRLANDO

Ĵurnalisto murdita

Pri kovarda murdo de ĵurnalisto en Nord-Irlando esprimis sian indignon la irlanda ĵurnalista sindikato. Martin O’Hagan [o hejgan], raportisto de dublina ĵurnalo, estis mortigita surstrate de pafisto en aŭtomobilo, kiam li piediris hejmen kun sia edzino.

O’Hagan estis kuraĝa katolika ĵurnalisto, kiu esploris la rilatojn inter armitaj organizaĵoj de ambaŭ flankoj (protestanta lojalista kaj katolika respublikisma) en la disigita komunumo, kaj la fikomercon de narkotaĵoj. Lojalista taĉmento poste deklaris, ke ĝi respondecas pri la mortigo.

Garbhan MACAOIDH