Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Terorismo (5)

Mito, kiu forfumiĝis la 11an de septembro, rilatis al la nevenkeblo de “la ekstrem-potenco”, priskribita antaŭ tiu dato de Stefan Maul (MONATO, 2000/9, p. 5). Senpripense George W. Bush deklaris militon kontraŭ terorismo. Parlamentanoj kaj senatanoj kuniĝis poste, galvanizite de freneza serĉo pri la fifarintoj de ĉi tiu horora krimo. Ŝanceliĝinte de la komenca ŝoko tamen, kaj dum la polvo surfundiĝis, George W. Bush ŝajne konsciiĝis, ke elserĉi kanajlojn el ĉi tia grandega mondo, plena de tiomaj kaŝejoj, postulos tutmondan kunlaboron. Li devos varbi subtenon de la multaj ŝtatoj, kiujn li ripete estis kontraŭinta pro sia impertinenta malatento de internaciaj traktatoj kaj de respondeco pri la gravegaj, longtempaj bezonoj de la tutmonda komunumo. Traktado pri terorismo, mediaj kataklismoj kaj milito devos esti kunordigita fortostreĉado. Kaj nenia tutmonda regado estos defendebla, kiu permesos al sia direktoro samtempe esti la persekutisto de krimaj akuzitoj, ilia ĵuriano kaj ilia juĝisto sen kontroloj kaj kontraŭpezoj. La bezono por la Internacia Krimkortumo denove demonstriĝas kiel neniam antaŭe.

Betty REFIOR, Usono