Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Estimataj gelegantoj,

en 2002 nia revuo eniros jam sian 23an jaron. Do ĝis la 25-jariĝa jubileo mankos nur du dekduoj da monatoj (aŭ MONATOJ), sed ĉu mi rajtas esperi, ke ni eltenos ĝis tiu ronda cifero? Ne estas multaj nemovadaj Esperanto-gazetoj, kiuj sukcesas atingi tian aĝon. Nuntempe estas ekzemple la ajnista La Kancerkliniko, kiu ĵus festis sian 25-jaran jubileon (gratulon!), kaj la literatura Fonto, kiu estas iomete pli juna ol nia magazino. Tiuj ĉi revuoj dependas de la merkato, kontraste al movadaj gazetoj, kies abonantoj estas precipe membroj de asocioj; tiujn legantojn oni ne devas konvinki per enhavo. Nian revuon aĉetas nur homoj, kiuj trovas en ĝi sufiĉe da valora legaĵo por elspezi sian monon kaj kiuj uzas la lingvon internacian ne nur por movadumi. Vi estas inter ili, sed certe estas multaj aliaj, kiuj tute ne scias pri tia praktika aplikado de Esperanto. Se vi konas tiajn, vi povas helpi nin trovi eventualajn novajn abonantojn por kompensi la perdojn pro maljuniĝo kaj morto de abonintoj. Ŝajnas al mi, ke precipe la novaj generacioj, kiuj opinias, ke Esperanto estas ĉefe aŭ preskaŭ nur afero de tutmonda tera teksaĵo, ofte tute ne konscias pri la valoro de presita multfaceta magazino. Se ĉiu el vi gajnas minimume unu plian abonanton, ni atingos la 25-jaran jubileon senprobleme. Varbante novajn legantojn, tamen ne forgesu renovigi vian propran abonon por 2002! Urĝas nun, se vi ne volas riski interrompon de regula alveno de viaj ekzempleroj (aŭ de viaj retmesaĝoj, se vi mendis la retan version) dum la venonta jaro.

Sincere via Stefan Maul