Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Internaciaj Financoj

Attac atakata de sia idolo

Diversaj grupoj, kontraŭantaj la agadon de Monda Banko, Internacia Mona Fonduso kaj Monda Organizaĵo pri Komerco, deziras enkonduki imposton je spekulaj financaj transakcioj. La elpensinto de tiu imposto distanciĝas de la favorantoj.

Interesa ideo, preskaŭ forgesita kaj remalkovrita

James Tobin naskiĝis en 1918 kaj de 1955 ĝis 1988 estis profesoro ĉe la usona Yale-universitato. En 1981 li ricevis la Nobelpremion pri Ekonomio pro sia signifa kaj utila analizo de Keynes-a ekonomia teorio.

Tobin ne aŭ nur mallonge estas menciita en nuntempaj enciklopedioj kaj estus kvazaŭ forgesita, se dum la pasinta jardeko maldekstraj grupoj ne estus transprenintaj ideon de li. Kiam en 1971-1972 la Bretton-Woods-sistemo de fiksitaj valutaj kurzoj disfalis, i.a. ĉar pliboniĝintaj komunikiloj kaj komputiloj favoris financan spekuladon, Tobin lanĉis la ideon kolekti etan imposton (inter 0,1 kaj 1 %) je tiaj transakcioj. Li opiniis ke tia kroma kosto ne fortimigas seriozajn investantojn, sed malstimulas senbridan spekuladon. En la faka gazetaro aperis kelkaj artikoloj por kaj kontraŭ la ideo, sed neniu serioze intencis realigi ĝin.

Dum la postaj du jardekoj daŭre evidentiĝis ke la internaciaj organizaĵoj kreitaj por stabiligi la mondan ekonomion fakte estis senpovaj kontraŭ spekulado. Ekestis pluraj grupoj kaj grupetoj kiuj kritikis la malefikan, eĉ ruinigan agadon de tiuj organizaĵoj. Unu el la proponitaj solvoj estis enkonduko de la imposto elpensita de profesoro Tobin. Ĝi ne nur limigus la spekuladon, sed la kolektita mono liverus la rimedojn por solvi ĉiuspecajn mondajn problemojn.

Eŭropa Parlamento diskutadas kaj studas, sed nenion decidas

Jam en 1992-1993 en la Eŭropa Parlamento (EP) la ideo estis priparolata kaj aperis kelkaj raportoj. En 1998 la EP-oficistoj Ben Patterson kaj Mickael Galliano verkis detalan labordokumenton. Ĝi aperis en marto de 1999, estas verŝajne la plej utila studo iam farita pri la afero, sed ŝajne neniu atentis pri ĝi.

Franca revuo lanĉas alvokon

Fine de 1997, kelkajn monatojn post la tioma financa krizo (en Azio) kiun la mondo senpove suferis, Bernard Cassen, redaktoro de la franca revuo Le Monde diplomatique denuncis la neniigan povon de la tutmondaj financaj merkatoj kaj pledis por ke finfine iu faru ion kontraŭ tio.

Amase venis reagoj kaj en mallonga tempo 30 000 francoj en 250 urboj grupigis sin en nove fondata asocio Attac [aták] www.attac.org. De la plena nomo de Attac cirkulas du variantoj: Action pour une Taxe Tobin d’Aide aux Citoyens kaj Association pour une Taxation des Transactions Financières pour l’Aide aux citoyens. Ambaŭ estas “agado por imposto por helpi al civitanoj”, sed la dua “t” rilatas al “Tobin” aŭ al “transakcio financa”. Ne estas klare kiu versio estas la originala.

Attac restas precipe franca asocio sed iom post iom disvastiĝis en aliajn landojn. Nun estas 55 000 membroj tutmonde. La pledo por Tobin-imposto estis aŭdebla en ĉiuj grandaj (bedaŭrinde ofte malpacaj) manifestacioj kontraŭ la malbonoj de la tutmondiĝanta ekonomio: Seattle, Davos, Prago, Nice, Göteborg kaj Genova.

Tobin ankoraŭ vivas!

En la somero de 2001 Attac ankaŭ rapide disvastiĝis en Germanio, ĉar multaj germanoj partoprenis (kaj estis vunditaj) en la manifestacioj en Göteborg kaj Genova. La revuo Der Spiegel opiniis utile esplori ĉu la fama Tobin ankoraŭ estis vivanta kaj kion li pensis pri Attac. La redaktoroj malkovris la 83-jarulon en usona Wisconsin. En la numero 36/2001 aperis intervjuo kun titolo “Ili misuzas mian nomon”.

Tobin koncedas ke Monda Banko, Internacia Mona Fonduso kaj Monda Organizaĵo pri Komerco faris multajn erarojn, sed deziras ankoraŭ plifortigi ilin, ĉar principe tutmondiĝo de la ekonomio, se bone stirita, utilas al ĉiuj. Pri iama enkonduko de la Tobin-imposto li dubas, ĉar la decidpovaj personoj kontraŭas ĝin. Tiuj opinioj, malagrablaj por Attac-anoj, estis dum la postaj semajnoj dankeme kopiitaj en la tutmonda financa gazetaro.

Belgio promesas subtenon

De julio ĝis decembro 2001 Belgio rolas kiel prezidanto de la Eŭropa Unio (EU). Sekve pluraj internaciaj konferencoj dum tiu periodo okazas en Belgio. La belga registaro (kun liberaluloj, socialistoj kaj verduloj), timante ripeton de la violentaj manifestacioj kaj por krei bonajn rilatojn kun Attac promesis oficiale diskutigi la ideon de Tobin-imposto en tiuj konferencoj.

Tiu promeso ne plenumiĝis sed la belga registaro ne devis timi sekvojn. Dum tuta monato septembro pluvegis en Belgio kaj sekve la manifestacioj ne allogis grandan publikon. La atakoj en Usono de la 11a de septembro malekvilibrigis la tutan mondan ekonomian sistemon kaj la ĵurnalistoj ne plu interesiĝis pri Attac.

Ĉu realigenda kaj realigebla ideo?

Kvankam akcioj perdas sian valoron kaj ĉiutage oni raportas pri miloj kaj dekmiloj da maldungoj, ĝis nun ne estas simptomoj de spekulado. Tamen, el iom neatendita flanko venas signalo ke necesas pli bone regi internaciajn financajn transakciojn. La usona registaro klopodas eltrovi kiamaniere la teroristoj financas sian agadon sed konstatas ke spuroj perdiĝas en etaj insulaj kaj enklavaj ŝtatoj kun apenaŭ kontrolataj banksistemoj. Tiuj ĝis nun estis tolerataj sed se oni iam volos elimini terorismajn kaj aliajn nedeziratajn monfluojn, oni devos apliki la samajn regulojn por ĉiuj bankoj de la mondo. Tiel la ĉefa argumento kontraŭ la Tobin-imposto malaperos: ne plu eblos eviti la imposton translokiĝanta sian negocon al iu brita, bahama aŭ alia insuleto aŭ ŝtateto.

Tobin nur faris malakuratan skizon de ebla proceduro. La ideo neniam estis detale ellaborita ĉar la realigo estas neverŝajna. Attac kaj simpatiantoj pravas: eble dekono de ĉiuj financaj transakcioj rilatas al komerco kaj longdaŭraj investoj; la resto estas rilataj transakcioj (ekzemple asekuroj kaj templimaj kontraktoj) sed ĉefe pura spekulado. Abundas komplikaj regularoj en la financa kaj komerca mondo kiuj estas senprobleme respektataj. Do certe eblas enkonduki relative simplan Tobin-imposton

Specialistoj devus ellabori la procedurojn. La imposto povus esti je ĉiuj transakcioj aŭ nur je transakcioj sen rekta rilato al komerco, ĝi povus trafi ne nur financajn sed ankaŭ varajn borsojn, ĝi povus varii laŭ la ekonomiaj cirkonstancoj kaj bezonoj, ktp.

Tobin volis meti la enspezitan kapitalon je dispono de Monda Banko aŭ simila organizaĵo. Li ne antaŭvidis grandajn sumojn, ĉar la imposto celas bremsi la nedeziratajn transakciojn. Attac esperas je grandegaj elspezoj (la mondaj financoj ege disvolviĝis dum la pasintaj jardekoj) kaj volas uzi ilin por helpo al tiuj kiuj ege bezonas. Kondiĉe ke la Monda Banko kaj siaj kolegoj komprenas ke ilia ĝisnuna funkciado ofte malefikis kaj bezonas plibonigon, la starpunktoj de Tobin kaj Attac ne nepre estas kontraŭaj.

Roland ROTSAERT

The feasibility of an international Tobin tax, Economic Affairs Series, ECON 107 EN (PE 168.215)- marto 1999; legeblas je la retpaĝoj de la Eŭropa Parlamento www.europarl.eu.int nur en angla lingvo (ĉ. 100 kB). Resumoj en aliaj lingvoj estas promesitaj.