Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

EKUMENISMO

Kial la rusa ortodoksa eklezio malamas la papon?

Iam, agordinte la radiricevilon al la ruslingva Radio Svoboda (Radio Libereco) oni povis aŭdi vere ŝokan informon. Iu pastro de la rusa ortodoksa eklezio alvokis siajn samkredantojn ĉiuvespere je la 7a horo preĝi, ke Dio ne permesu la viziton de papo Johano Paŭlo la 2a en Ukrainion. Oni povas supozi, ke nur tre gravaj kaŭzoj povus malebligi la viziton, eĉ ne indas nomi ilin, ĉar ili estas memevidentaj. Oni povas pensi, ke laŭ la celita instruo, iuj preĝu ne je la sano de tiu sankta persono, sed male. Tio ĉi ŝajnas esti absurda. Ja la plej ĉefa valoro de kristanismo estas la amo.

Kompreneble, la malamo estas peko. Cetere, esploro de la publika opinio (fare de la renoma servo SOCIS), okazinta en aprilo-majo 2001, elokvente montris, ke tiu agresema sinteno preskaŭ mankas ĉe la ukraina loĝantaro. Do, 64 % de la ukrainoj pozitive taksas la viziton de la papo, 23 % rilatas al la vizito indiferente, kelkaj nenion scias, nek pri la vizito, nek pri la papo. Nur 4 % de la respondintoj negative rilatas al la vizito de la roma pontifiko.

La ukraina loĝantaro estas religie disa. Neniu konfesio estas absolute prioritata. Ĉi tie ludas rolon ankaŭ la ŝtata ateismo, altrudata al la popolo dum pli ol 50 jaroj. Kaj la plimulto de la respondintoj ligas sin kun neniu konfesio. La plimulto de la homoj simple kredas en profundo de la animo kaj opinias, ke Dio estas la sama kaj por la katolikoj, kaj por la ortodoksuloj. Sed sojle de la vizito de Johano Paŭlo la 2a plifortiĝis la protestaj voĉoj, plivastiĝis la manifestacioj, organizitaj de paroĥanoj kaj ekleziuloj de la ortodoksa eklezio de la moskva patriarkejo.

Kulpigo

La ukraina ortodoksa eklezio de la moskva patriarkejo (fakte la rusa ortodoksa eklezio), kiu nun dume havas la plej multe da paroĥoj en Ukrainio, kulpigas la papon pri tio, ke li vizitis Ukrainion sen invito de ties hierarkoj. Do, onidire la papo enpenetris ilian kanonan teritorion. Refute oni povas diri, ke, unue, Ukrainio estas granda lando kaj havas multajn kristanajn konfesiojn, inkluzive de ĉirkaŭ kvin milionoj da grek-katolikoj (aŭ la katolikoj de la bizanca rito)¹ kaj ĉirkaŭ unu miliono da rom-katolikoj. Ili havas plenan rajton por komunikado kun sia hierarko. Due, la roma papo, kiel estro de la ŝtato Vatikano, vizitis Ukrainion laŭ invito de la prezidanto de Ukrainio. Kaj trie, indas pli profunde tuŝi la demandon pri la kanonaj teritorioj.

La nocio de kanona leĝo (jus canonicum) apartenas al la pratempoj, ĝi estis uzata en la bizanca imperio, kiam la imperiestro estis la ŝtatestro de teokratia regno. Pro tio tiuepoke la ekleziaj kanonoj (= leĝoj) ludis ĉefan rolon en la ŝtata regado. Sed depost la falo de Konstantinopolo en 1453 la rolo de la kanona leĝo degeneris kaj nun ĝi reguligas nur la internajn rilatojn en la eklezio mem. Tial la referencoj de la rusa ortodoksa eklezio al la kanoneco ne havas sencon kaj nur erarigas nekompetentajn homojn.

Longtempaj streĉitaj rilatoj

Tamen, tiu rezonado iel estas komprenebla, ĉar ja hodiaŭ la moskva patriarkejo havas la plej multe da paroĥoj. Ja post la dua mondmilito la grek-katolikoj estis kruele persekutataj kaj diskriminaciataj. Kaj ties malmultaj restintaj ekleziuloj ekde 1946 estis devigataj agi kaŝe, kvazaŭ katakombe. Tiu ĉi situacio finiĝis nur en 1991, kiam Ukrainio akiris la sendependecon. Tiam en la okcidentaj distriktoj de Ukrainio denove ekbrulis la religia konflikto, kiu daŭris dum jarcentoj. Kaj ĉu povus esti aliel, la emocioj de la kredantoj ja ekbrulis post la jardeka silentigo.

Antaŭ la anekso fare de Sovetio, en okcidenta Ukrainio apenaŭ estis ortodoksaj paroĥoj. Ili ekaperis samtempe kun la stalinaj soldatoj. Unu el la akuzoj kontraŭ la ukrainaj grek-katolikoj estas la onidira kunlaboro kun faŝistoj. Sambaze oni povus kulpigi la ortodoksajn hierarkojn pri kunlaboro kun KGB (Komitato de Ŝtata Sekureco).

Ĉu estas senco en tiuj kulpigoj, kvankam iam havintaj realan bazon? La konfliktemo sekvas ankaŭ de la hodiaŭa ekstera politika direkto de Ukrainio, kiu konscie kaj konsekvence uzadas kontraŭdirojn inter Ruslando kaj Okcidento.

La nuno

Hodiaŭ en Ukrainio estas 807 rom-katolikaj kaj 3317 grek-katolikaj paroĥoj. Krome, la papo estas estro de la rom-katolikoj de la tuta mondo kaj la estro de la ŝtato Vatikano. Kaj lia vizito havas cetere ankaŭ ŝtatan karakteron. Kaj li vizitis Ukrainion laŭ invito de la prezidanto kaj de la paroĥanoj de la rom- kaj grek-katolikaj komunumoj. Oni diras, ke la mesojn de la papo en Kievo vizitis ĉirkaŭ 400 000 homoj kaj en Lviv — pli ol 1,5 milionoj da personoj. Kaj renkontiĝi kun la papo venis plejparte personoj, kiuj ne konsideras sin adeptoj de iu certa konfesio. Ili venis por vidi la personon, kiu estas hodiaŭ la morala arbitracianto (juĝisto) de la okcidenta mondo, portanta ideojn de Kristo, homamo kaj humanismo al la tuta mondo. Ĝuste tio konsistigas la apostolan mision de la papo. Des pli nekompreneblaj kaj absurdaj estas akuzoj pri lia profitamo kaj pretendo al prozelitismo.

Dum la lastaj jarcentoj la mondo ŝanĝiĝis kaj estus stulte en la epoko de informteknologio paroli pri iuj kanonaj teritorioj kaj pri divido de terenoj de eklezia influo. Ja ekzistas la principoj de libereco kaj demokratio. Ĉu ortodoksaj ekleziuloj deziras, uzante sian rajton de plimulto, malpermesi interkomunikadon kun la papo al la ukrainaj katolikoj kaj al ĉiuj dezirantoj renkontiĝi kun li? Oni ĉiam opiniis, ke la plej alta valoro de la homaro estas toleremo kaj amo al la proksimuloj. Tion oni opinias en Oriento kaj en Okcidento. Kaj unu el la plej grandaj virtoj estas kapablo rekoni siajn erarojn kaj penti.

Johano Paŭlo la 2a, la unua inter la romaj pontifikoj (se ne konsideri sanktan Petron) eniris en sinagogon² kaj en moskeon, faris la unuan paŝon al tiuj, kun kiuj kristanoj kruele malamikis dum jarcentoj. Li la unua ekparolis pri neceso de oficiala pardonpeto pro multnombraj pekoj de la filoj de la eklezio, faritaj dum multaj jarcentoj. Li oficiale rekonis la pekojn de la Katolika Eklezio kaj pentis.

Sed lian ekzemplon dume ne sekvas la reprezentantoj de aliaj konfesioj. Li la unua etendis la manon kaj nomis ilin siaj fratoj, sed responde aŭdis nur malbenojn. Li preĝis kaj petis pardonon de Dio pro la skismo de la eklezio de Kristo, pro uzado de nekristanaj metodoj dum disvastigado de la kristanismo, pro pekoj kaj perforto fare de filoj de la Katolika Eklezio, faritaj kontraŭ multaj popoloj, kaj ankaŭ por kelkaj pekoj de la eklezio antaŭ la homaro. Genuante antaŭ Kristo li trifoje ripetis: “Neniam plu!” Tio ĉi estis pripensita sed malfacila paŝo, precipe pro tio, ke inter katolikoj kaj ortodoksuloj konserviĝas malpaca memoro de generacioj. Responde al la etendita mano kaj la vortoj pri interpaciĝo oni povas obstine daŭrigi longan liston da riproĉoj. Sed ja oni ankaŭ povus simple fari paŝon unu al la alia.

Tiu ĉi 81-jaraĝa homo meritas almenaŭ simplan homan estimon. Estante slavo (lia patro estis polo kaj la patrino ukrainino) li atingis la plej altan ŝtupon de la kristana hierarkio, kion oni konsideras la morala centro de la neslava okcidenta mondo. Malgraŭ sia aĝo, Johano Paŭlo la 2a vojaĝas tra la tuta mondo, predikante la ideojn de Kristo. Kaj oni rimarku bone: la ideojn de Kristo sed ne de Vatikano. Kaj tio estas nerefutebla fakto, ke lia vizito alportas bonon al Ukrainio, lando kies popolo nur lernas demokration kaj ekkomprenas la kristanajn valorojn. Ĝuste ekkomprenas, ĉar oni ne povas kredi, ke la homo, kiu ankoraŭ hieraŭ portis la legitimilon de oficisto de KGB povus unumomente rekonstrui sin kaj servi al tute aliaj, humanismaj idealoj. Pro tio oni devus almenaŭ penti. Sed, bedaŭrinde, ĝis nun ni povis vidi nur la hipokritajn krokodilajn larmojn.

Volodimir HURTOVENKO

1. Grek-katolikoj estas eklezie unuiĝintaj al la rom-katolika eklezio, kaj sekve rekonas la roman papon, sed sekvas la orientkristanan liturgion. (Red.)

2. Se mi bone memoras, kiel unua jam papo Johano la 23a vizitis la grandan sinagogon en Romo. (Red.)