Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MONDA TAGO DE FAŬNO

Trilanta kruco

Okaze de la Monda Tago de Faŭno, en la ĉefurbo de Litovio Vilnius, oni inaŭguris eksterordinaran krucon faritan el nestkestoj. Ties kreinto, Gitenis Umbrasas, nomis sian verkon “Trilanta kruco” kaj dediĉis ĝin al Sankta Francisko, protektanto de bestoj.

La unika konstruaĵo konsistanta el kvardek nestkestoj estas la unua objektumo de la projekto “Birda Vojo”. La kreinto esperas realigi ankaŭ internacian projekton, ĉar similaj objektumoj jam ekzistas en aliaj landoj. La projekton konsistigus tuta aro de objektumoj farotaj el nestkestoj.

“La projekto kunligus vojojn de birdomigrado norden kaj suden. Objektumoj Trilanta kruco” povus esti en Romo, Parizo, Jerusalemo k.a. Tiamaniere la birdaj migradvojoj respondus al pilgrimvojoj al la Sankta Tero kaj simbolus senvizan Eŭropon, kies loĝantoj sentas sin liberaj kvazaŭ birdoj, — tiel imagas la projekton ĝia iniciatanto, kreinto de la vilniusa trilanta kruco.

La alto de la vilniusa trilanta kruco estas ĉirkaŭ 7,5 metroj. Ĝia trunko elleviĝas el la supra plateto de 1,5 metrojn alta termonteto, laŭforme konustrunko.

LAST

La trilanta kruco en Vilnius