Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Papera malŝparo

Rilate al la artikolo de Mu Binghua (MONATO, 2001/9 p. 10): Mi tre interesiĝis kaj akordiĝis kun lia sinteno. Mi havas 80 jarojn kaj spertis kiel, ĉe ni, la bolitaj sukeraĵoj, biskvitoj, ktp. ofte estis sen volvaĵoj kaj liveritaj al aĉetantoj en simplaj papersakoj, kiam mi estis infano. Nun ĉio estas pakumita, ofte kelkfoje! Oni devas esti vere lerta por rompi la sigelitajn skatolojn aŭ plastajn sakojn.

Alia kaŭzo de malŝparo estas la ĵurnaloj. Kiel junulo mi miris je rakontoj pri la ĵurnaloj en Usono, kiuj pezis eĉ kilogramon. Nun ankaŭ ni havas tiajn. Dum la jaroj ankaŭ bonfaraj fondusoj aliĝis la arojn de malŝparantoj de papero, ktp. Foje ili almozpetis nur unu-dufoje jare per simpla letero. Nun ili skribas eĉ monate kaj sendas informojn kolorpresitajn sur luksa papero. Kelkaj fondusoj splitiĝis, do oni ricevas du almozpetojn anstataŭ unu. Ne-respondado tute ne haltigas la fluadon de pli kaj pli da papero ne-dezirata, kaj oni detruadas arbaregojn por satigi la bezonojn de la malŝparantoj.

Henry PALMER, Britio