Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Religio(j) ne ĉiam kulpas

Mi demandas min, kial ĉiuj nunaj verkantoj pri terorismo kulpigas la religio(j)n. Antaŭ kelkaj jaroj en Germanio estis atencoj de Rote Armee Fraktion (RAF); en aliaj eŭropaj landoj estis similaj. Tiuj neniel rilatis al religio, sed estis same malstabiligaj (kaj la atakitoj ne kapablis komenci mondskalan militon pro tio). Mi esperas, ke iam iuj pristudis la kialojn de RAF. Relegi la konkludojn povus utili por kompreni la nunan situacion. Venki la teroristojn per bomboj ne eblos. RAF ne estis venkita, sed simple malaperis ĉar venis nova generacio.

Roland ROTSAERT, Belgio