Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

FORSTPARAZITO

Surprizo el ligna kesto

Fakuloj de l’ zoologia muzeo de Leipzig [lajpcik] en Germanio teruriĝis, kiam amatora kolego alportis belan skarabon nekonatan al li. La insekto brile nigra-blanka kun longaj striitaj antenoj estis azia lignoskarabo kun latina nomo Anoplophora glabripennis, la unua trovita en Germanio.

Tiu ĉi forstparazito en Usono kaŭzis jam damaĝojn de pluraj milionoj da dolaroj; grandaj arbaroj en Ĉikago kaj Novjorko fariĝis kvarantenaj regionoj, la forstojn oni devis komplete detrui. Estis la dua kazo en Eŭropo; antaŭe en Aŭstrio oni malkovris la skarabon kaj devis 50 arbojn diserigi kaj poste bruligi — sola rimedo, ĝis nun, por ekstermi la paraziton. Ĝi atakas diversajn foliarbojn; la larvoj dum dujara evoluperiodo voras la lignon de l’ trunkoj kaj detruas ties kondukil-sistemon, tiel ke mortas la supra parto de la arboj.

Sed kiel la bela skarabo venis al Leipzig? Esploroj montris, ke ĝi alvojaĝis en ligna kesto kun ceramikaĵoj el Ĉinio; ankaŭ Usonon ĝi invadis laŭ tiu vojo. La problemo estas konata: jam de 1999 la parazito en tuta Eŭropa Unio (EU) estas deklarita kiel damaĝulo metenda en kvarantenon. Ĉinio per EU-dekreto estas devigata malebligi eksportadon de la skarabo, steriligante ĉiujn lignajn pakmaterialojn kontraŭ parazitoj. Sed kiel kontroli, ĉu la ĉinaj eksportistoj plenumas la kontrakton? Sole en la haveno de Hamburgo jare alvenas 600 000 konteneroj el Ĉinio; inspektistoj nur sporade povas kontroli lignajn kestojn. Kiel ajn, tutmondiĝo estas, kiel ni vidas, ne nur komerca sed ankaŭ medidamaĝa afero.

MAUL Stefan