Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NORVEGIO

Tero kaj akvo

Prezidanto de la samea parlamento en Norvegio restas Sven-Roald Nystø. Lia partio “Regna ligo de norvegaj sameoj” (fakte kulturorganizaĵo, kiu partoprenas la balotojn) kune kun tri reprezentantoj de la Centra Partio kaj du de lokaj sameaj listoj havas plimulton en la novelektita parlamento.

Sameoj estas indiĝena popolo de nordaj Norvegio, Svedio, Finnlando kaj Rusio. Nuntempe la plej multaj sameoj vivas pli-malpli same kiel siaj alinaciaj samlandanoj. Kredeble ekzistas ĉ. 40 000 sameoj, el kiuj 25 000 en Norvegio.

La samea parlamento parte konsilas pri aferoj rilatantaj al sameaj interesoj, parte mem disponas buĝeton por subteni kulturajn projektojn. La parlamento helpis prestiĝigi sameojn en Norvegio, kaj multaj, kiuj kaŝis sian parte samean devenon, nun deklaras sin tiaj. Kelkaj sameoj tamen plendas, ke la parlamento ne sufiĉe influas la nacian norvegan politikon.

Plej grava temo en la venontaj kvar jaroj estos la rajto al “tero kaj akvo” en la gubernio Finnmark. Leviĝas la demando, ĉu sameoj, aŭ kiel unuopuloj aŭ per sia parlamento, havu apartajn uzrajtojn por teraj kaj akvaj riĉaĵoj en tiu ĉi plej norda angulo de Norvegio.

Bård HEKLAND