Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NORVEGIO

Monarkio denove laŭmoda

Ĉi-somere la norvega kronprinco Håkon Magnus kaj Mette-Marit Tjessem Høiby geedziĝis dum granda festeno en la ĉefurbo Oslo. La amrilato inter la princo kaj vendistino kun eta filo kaj bunta pasinteco altiris ankaŭ internacian atenton. Maljunuloj tamen grumblis, ke la princo trovis edzinon, kiu havis multajn virojn antaŭ la edziniĝo, jam havis filon kaj antaŭe apartenis al “festgrupoj”, kie estis uzataj diversaj kontraŭleĝaj narkotaĵoj. Sed la nupto iĝis turnopunkto kaj, dum la posta vojaĝo tra la lando, Mette-Marit estis ĉie festata kiel estonta reĝino kaj senkondiĉe akceptata de la norvega popolo. La subteno al la monarkio post kelkjara falo denove proksimiĝis al “normala” nivelo.

Ĝis antaŭ nemultaj jaroj la monarkio havis pli ol 90onan subtenon en Norvegio. Sed la amrilatoj de la reĝidoj, suspektindaj donacoj de grandkomercistoj, multekosta renovigo de la reĝa palaco kaj diversaj malpli gravaj aferoj kaŭzis, ke multaj iĝis pli pozitivaj al respubliko. En opinisondo en aprilo, 51 % pensis, ke estus ĝuste fari referendumon pri regformo en 2005. Estis interesa diferenco inter la generacioj: maljunuloj malaprobis la agojn de la reĝidoj, sed principe subtenis monarkion; aliflanke la juna generacio ŝatis la homojn sed ne plu komprenis, kial iu estu naskita al reĝeco. Multaj eĉ volis, ke la kronprinco iĝu ŝtatprezidanto.

Disigo de ŝtato kaj eklezio

Laŭ opinisondo unu el tri parlamentanoj preferus respublikon, sed nur la plej maldekstraj partioj ĝis nun oficiale subtenas ĝin. Parlamenta plimulto tamen volas, ke komisiono, kiu revizios la konstitucion kaj pritraktos eventualan disigon de la ŝtato kaj la eklezio, ankaŭ diskutu la ŝtatan regsistemon. Konstatas iama estro de la socialisma-maldekstra partio, Stein Ørnhøi: “En Norvegio oni subtenas ne monarkion kiel principon, sed la personojn, kiuj ĝin vivigas. Ni respublikanoj silente bedaŭru, ke ni havas tiom senantaŭjuĝajn, penskapablajn personojn en la reĝa familio”.

La popularecon de la monarkio nuntempe forte influas la amaskomunikiloj. Ili kunkreis la ondon de respublikemo kaj lastatempe repopularigis la reĝidojn. Sed restas baza defio: ĉu povas transvivi la monarkio en tempo, kiam la reĝa familio estas tiom observata kaj konstante kritikata?

Kutima regformo

Norvegio reenkondukis monarkion post la sendependiĝo de Svedio en 1905. Tiam monarkio estis la kutima regformo. Nun restas malmultaj, kaj nur en nedemokratiaj ŝatoj la monarko havas realan povon. Tamen eĉ princino Märta Louise en intervjuo esprimis, ke oni apenaŭ elektus monarkion, se la elekto okazus hodiaŭ.

La reĝo Haakon estis grava nacia simbolo dum la dua mondmilito kaj estas memorata por sia eldiraĵo: “Mi estas reĝo ankaŭ de la komunistoj”, kiam en 1928 li proponis al la tiam revoluciema Laborista Partio krei registaron. Poste reĝoj Olav kaj Harald flegis la pozicion kiel “popolecaj reĝoj”. Nuntempe la reĝo praktike ne havas politikan influon kaj estas nur simbola figuro.

Bård HEKLAND