Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Manpilko

Golulino en jura proceso

Cecilie Leganger estas la plej lerta manpilka golulino en la mondo. Sed nun ŝi riskas malpermeson ludi por sia nova teamo “Tertnes”. Laŭ Leganger, ŝi dum pluraj jaroj ne ricevis tion, kion promesis ŝia ĝisnuna klubo “Bækkelaget” (BSK). Ŝi tial sentis sin libera rompi la kontrakton. Sed BSK pensas alie kaj nun estas ampleksa jura proceso por decidi, por kiu klubo Leganger rajtas ludi. La ĉefrolulino mem diras, ke tute ne aktualas reveni al BSK.

“Leganger ne bezonas lokan teamon por ludi matĉojn en la nacia teamo”, konstatas ties trejnisto Marit Breivik. Estis similaj tumultoj kiam Leganger antaŭ kvin jaroj forlasis “Tertnes” kaj transiris al BSK.

Bård HEKLAND, Norvegio