Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dumil unu

Kiu kredis pasie, ke pasis la postkomunisma ondo de ŝtafondo, funde eraris, ĉar ĉi-jare naskiĝis spektakle kaj mirakle unika kunikloŝtato: Esperanta Civito. Herolodoj komunikis tutmonde, ke jam dekoj da establoj stapliĝis en la nova kom(ik)unumo kun propraj flago, parlamento, polico, ŝ(t)atreligio ŝaumismo kaj karcerkliniko (ne KANCERKLINIKO! — laŭ ties ridpunkto la civito estas “blago”, sed kion ja atendi de gazeto subnivela, t. e. sub la nivelo de LITERATURA FOIRO, centra placo de Esperanta Civito). La nova nanoŝtato nomiĝas tiel, ĉar ĝi estas esperanta, ke ĝi glate glite glutos kiel kolbason la kolosan ekstrempotencon USA — ho, pardonu: UEA. Sole la grimaca minaco jam sufiĉis, por ke amase fuĝu oficistoj el ties Blanka Domo en Rotervarmo, tiel nomata Ovola Oficejo ... La nova UEA-prezidanto Renegato Korseto devas strikte ligi sian korseton por alfronti tiun rikanan ĉikanon.

Aĉetu ŝtatestron!

Sed ni ne forgesu aliajn amuzajn fameventojn de 2001. Ekzemple la novan modon vendi eksmodajn ŝtatestrojn. Tiun ĉi metodon por kapti kapitalon unue aplikis Jugoslavio, kiu vendis sian a(r)matan Miloŝeviĉon kontraŭ kelkaj milionoj al Usono kaj Eŭropa Unio — vere modera prezo, se ni konsideras koston de l’ tiama BATO-milito kontraŭ li. La kompatinda kompartiano nun estas kuracata en karcerkliniko en Nederlando, proksime de menciita UEA-sidejo. Jam oni marĉandas pri aliaj mendoj kaj vendoj. Perla kandidato estas itala belkanta Berluskono, kiu scias, ke flama islamo estas subnivela kompare al kristala kristanismo; sed la kopruptfakulo subaĉetis venĝemvendemulojn. Fermanaj kristandemokratoj provas vendi sian ekskancelieron, kolosan Kohl, sed tiu facile povus aĉeti sin mem per mono el siaj nigraj kasoj. Fiaskis ankaŭ Peruo, kiu volis makleri sian makulan prezidanton al Japanio, sed Fuĝimoro forfuĝis memage senpage al sia hejmlando.

Frenezo furoras

Kiel oni vidas, tutmondiĝo funkcias, kion pruvis ankaŭ la G-8-pinto en vitala itala Ĝenovo, kie frenezaj policanoj kaj aliaj ŝtathuliganoj torturis homojn, kiuj ame kaj amase protestis kontraŭ tutmondiĝa frenezo. La (v)italaj taŭroj probable estis infektitaj de bovofrenezo, kiu ĉi-jare tutmondiĝis. Ĝi eliris el la klasika lando de frenezaĵoj, Britio (nun britoj hejtas per brutoj), kaj tuj invadis Eŭropon kontinentan. Kia kontento, kiam Germanio fiermanie jam en somero povis komuniki, ke ĝi havas la centan b(i)enon kun bovofrenezo. Por kompletigi tutmondiĝan frenezon, tuj sekvis alia brutala brutmalsano; Akademio de E. ĝojis freneze diskutadi, ĉu la ĝusta nomo estas “buŝhufa” aŭ “hufbuŝa” malsano. Salutinda kromefiko de tia tutmondiĝo estas, ke homoj fariĝis manĝokonsciaj: unue ili evitis bovaĵon, poste porkaĵon, kaj transirinte al viando de kokoj kaj meleagroj vegetis vegetarane, kiam oni malkovris, ke la kortbirdojn bredistoj venenas per antibiotikoj. Sekvis plia tutmonda alarmo: en legomoj, fruktoj kaj grenoj sidas genoj el tekniko! Homoj transiris al tiel nomataj bioproduktoj — sed en ili malkovris vermojn. Nun tutmonde de Afriko ĝis Afganio ekis manĝostrikoj, ĝis kuraĝaj politikistoj propagandis, ke neniam antaŭe, ĝuste pro bovofrenezo kaj buŝhufa epidemio, oni tiom severe kontrolis viandon. Do homoj ĝoje aĉetis denove bovan kaj porkan viandon, ktp. Tion oni nomas “tutmondiĝa ciklo” de valoj kaj ondoj; ni trankvile povis atendi la venontan ondon de frenezo.

Usona = bona

Ĝi alvenis la fifaman 11an de septembro, kiam ĉio kaj ĉiuj freneziĝis. Falegis ne nur du kapitalismaj turoj sed terure ankaŭ akcioj, borsoj preskaŭ kolapsis, novekonomio iĝis malnova, mastroj amase maldungis homojn pro terorismo. Dum tiu ĉi patosa etoso oni kredis tian hipokritecon kaj ignoris, ke (ekzemple) telekomunika kompanio Siemens ĉiel ajn telepelus milojn da laboristoj, ĉar vendado de poŝtelefonoj stagnas jam delonge. Sed post la 11a laŭ nova flugila vorto ĉio estas alia, nur Usono restas sama. Demandite kial la mondo islama misamas Usonon, prezidanto Buŝo elbuŝigis, ke li ne komprenas, ĉar: “Ni ja estas bonaj.” Tial do usonigado de l’ mondo (=tumondiĝo) kontentige kontinuas, tial en Talibanio falis usonaj bomboj kaj bonbonoj ternuksbuteraj kaj afganoj kiel ĉiuj mondanoj nun jubilas: “Ĉar usona, tial bona!” Ĉion usonbonan por la nova jaro!

Stefan MAUL