Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

NORD-IRLANDO

Paco — floro ankoraŭ fragila

Regis granda eŭforio en la Irlanda Respubliko pro la aŭtuna anonco pri malarmado en Nord-Irlando. Laŭ la internacia komisiito pri malarmado, la kanada generalo Chastelain, la armita respublikisma organizaĵo Irlanda Respublikisma Armeo (IRA) finfine “metis konsiderindan kvanton de siaj armiloj ekster uzo”. La ĵus eksiĝinta ĉefministro de la nordirlanda asembleo kaj gvidanto de la porbrita Uniista Partio, David Trimble [dejvid trimbal], tuj decidis retiri sian decidon eksiĝi.

La plimulto de la uniistoj kaj tiel nomataj lojalistoj rifuzis kredi asertojn pri malarmado fare kaj de respublikistoj kaj de la generalo. Ili atentigis, ke neniu klarigis, kiom da armiloj estas forigitaj, kaj ĉu tiuj estas fakte detruitaj. Plie ili demandis, kial la publiko ne spektis almenaŭ vidbendon aŭ filmon pri la malarmado.

Intertempe, dum ne plu okazas gravaj atencoj en Nord-Irlando, individuoj el ambaŭ komunumoj estas murditaj aŭ vunditaj (unu el la murdoj tamen rilatis ne al politiko sed al narkotaĵo-ŝakrado), domoj estas atakitaj per tub-bomboj kaj fajroboteloj, kaj plenkreskuloj ankoraŭ timigas knabinetojn survoje al la lernejo Sankta Kruco en Belfasto.

Krome aliaj organizaĵoj ne malarmis sin. Do la situacio estas ankoraŭ tre malcerta kaj la relativa “paco” en la regiono restas floro fragila.

Garbhan MACAOIDH