Garbhan MACAOIDH
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
En Bolivio (la lando, kie pro hazardo mi naskiĝis), oni parolas — krom la oficiala kastilia, enkondukita de la hispanaj konkerantoj — diversajn indiĝenajn lingvojn. La indiĝenaj idiomoj de la anda regiono estas la keĉua kaj la ajmara, kaj el la du, la keĉua estas tiu, kiu havas la plej grandan nombron da parolantoj. Ĝi estis la lingvo de la inkaoj, kies vasta imperio ampleksis la teritorion de la andaj landoj nun nomataj Ekvadoro, Peruo kaj Bolivio. Plie, ĝi ankoraŭ hodiaŭ estas parolata en apudaj landlimaj regionoj de Kolombio, Ĉilio kaj Argentino.
Estas malfacile ekzakte kalkuli kiom da homoj estas keĉu-lingvanoj, sed la nombro apenaŭ povas esti malpli ol 9,5 ĝis 10 milionoj, farante ĝin la plej grava el ĉiuj idiomoj en meza kaj suda Ameriko. La keĉua estis temo de artikolo mia (MONATO 1992/9, p. 21-23), kvankam mi tie traktis nur la argentinan dialekton de la inkaa lingvo.
Duaranga hodiaŭ estas la ajmara, lingvo de proksimume 2 milionoj da personoj en Peruo kaj Bolivio. Tamen, la ajmara popolo, kiu loĝas en la regiono de la lago Titikako, iam estis grava nacio kun alta grado de civilizacio, kiel atestas la rimarkindaj ruinoj de Tiaŭanako². En la 15a jarcento ili devis submeti sin al la supera potenco de la inkaoj. Dum la hispana konkero, la ajmara popolo luktis kontraŭ la invadintoj.
La keĉua kaj la ajmara estas malsamaj lingvoj, kvankam la gramatika strukturo de la du idiomoj estas iom simila. Kelkaj vortoj estas komunaj, eble pro interkontakto. Ĝis nun, mi persone ne multe interesiĝis pri la ajmara, sed tiu sinteno ŝanĝiĝis antaŭnelonge, kiam iu amiko nia pruntedonis al mia edzino libron en kiu plurfoje estas menciita tiu idiomo.
Temas pri iom stranga verko kun titolo Fingropremaĵoj de la gedioj de (supozeble angla) verkisto Graham Hancock [grejam hankok]. La postulato de la aŭtoro estas tio, ke la scio kaj tekniko de grandaj kulturoj de la pasinteco, kiel la majaa, azteka, inkaa, ktp, ne povis esti inventaĵo aŭ malkovro de tiuj popoloj, sed devis esti heredataj de iu alia multe pli antikva kaj saĝa kultura fonto, kies anojn la heredintoj nomis gedioj aŭ duon-gedioj, sed kiuj fakte apartenis al blankhaŭta, barba, homa raso, kiel estas ilustrite en antikvaj bildoj kaj skulptaĵoj, kaj kiuj estis diverse nomataj: Ketzalkoatl de mezamerikaj popoloj, kaj Virakoĉa de la inkaoj.
Ĉi tie, mi ne intencas diskuti, ĉu estas grajno da vero en la teorioj de Hancock, limigante min al la komento, ke la arkeologoj konsentas, ke la kulturo de la aztekoj kaj aliaj mezamerikaj popoloj ne estis originala, sed ja heredita de pli antikvaj popoloj (Olmek, Toltek, ktp). Similan teorion li prezentas pri Egiptio, atentigante, ke antikvaj skribaĵoj mencias iujn misterajn marpopolojn kaj tiel nomatajn “reĝojn-paŝtistojn”, de kiuj la egiptoj supozeble heredis sian sperton pri navigado kaj agrikulturo. Laŭ la tradicioj de la egiptoj, tiuj teknikoj, kiel ankaŭ la konstruo de la piramidoj kaj aliaj gravaj konstruaĵoj estis atribuitaj al tiel nomata Neteru, diaj estaĵoj, kiuj iam loĝis sur la tero kun la homaro.
Tamen, pli interesis min la partoj de la menciita libro, en kiu la aŭtoro citas referencojn el aliaj verkoj, pri la alia grava lingvo parolata en la iama inkaa imperio, nome la ajmara. La titolo de la rilata sekcio estas Artefarita lingvo. Jen la enkonduko:
“Alia ebla heredaĵo de Tiawanako kaj de la Virakoĉoj kuŝis enprofundigita en la idiomo parolata de la ajmaraj indianoj — lingvo rigardata de kelkaj specialistoj kiel la plej antikva en la mondo ...”
Mi preferas ignori la aserton (ŝajne ne apogitan per pruvoj), ke ĝi estas la plej antikva lingvo en la mondo, sed kaptis mian atenton la sekvanta alineo, en kiu li rimarkigas, ke en la 1980-aj jaroj, Ivan Guzmán de Rojas [gusman de roĥas], bolivia komputilisto, sugestis, ke la ajmara estas ne nur tre antikva, sed plie, ke ĝi aspektas kiel “artefarita” lingvo, intence planita. Aparte li atentigis pri la ŝajne artaĵa formo de ĝia sintakso, kiu estas rigide strukturita kaj malambigua, ĝis grado apenaŭ imagebla ĉe “natura” lingvo. Ĉi tiu sinteza kaj alte organizita strukturo ebligas, ke la ajmara facile povus esti transformita en komputilan algoritmon, kaj uzita kiel pontolingvo por traduki el unu lingvo en alian (komparu la antaŭan nederlandan programon DLT, kiu uzis Esperanton kiel pontolingvon). Guzmán klarigas: “La ajmara algoritmo estas uzata kiel pontolingvo. La lingvo de originala dokumento tradukiĝas en ajmaran, kaj poste en iun ajn nombron da aliaj lingvoj.”
Plie, skribante pri la ajmara lingvo, artikolo publikigita en la londona ĵurnalo Sunday Times [sandi tajmz] de la 4a de novembro 1984, asertas: “La ajmara estas rigora kaj simpla — kio signifas, ke ĝiaj sintaksaj reguloj ĉiam validas, kaj povas esti koncize skribitaj en la speco de algebreca stenografio, kiu estas komprenata de komputiloj. Vere, ĝi estas tiom pura, ke kelkaj historiistoj opinias, ke ĝi ne evoluis kiel la aliaj lingvoj, sed efektive estis a priori” konstruita.
Vidu ankaŭ artikolon de M. Betts kun la titolo Ancient Language May Prove Key to Translation System (“Antikva lingvo eble montriĝos kiel ŝlosilo de traduksistemo”), eldonita en la komputila revuo Computerworld (“komputila mondo”).
Je la komenco de mia antaŭa artikolo en MONATO pri la alia anda lingvo, nome, la keĉua, mi ŝerce faris la demandon: “Kial inventi planlingvon, se jam ekzistas en la mondo perfekta etna lingvo?”. Mi daŭrigis tiele: “Oni povus konvinke supozi, ke se la keĉua” — lingvo de la inkaoj ne iĝus la trudita imperiisma lingvo de totalisma socio, ĝi estus ideala internacia komunikilo ... Pli granda avantaĝo de la keĉua estas tio, ke ĝi estas preskaŭ senescepte tute regula lingvo. Ĝia gramatiko estas formriĉa kaj kompleta sed esceptaj formoj de verboj k.s. estas ege malmultaj kaj facile memoreblaj. Evidente, laŭ Guzmán kaj la aliaj fontoj supre menciitaj, tio, kion mi skribis pri la keĉua same (aŭ eĉ pli) veras rilate la ajmaran. Tio estis mia impreso, sed ne estante fakulo pri la andaj lingvoj, mi ne kompetentas juĝi ...
Malgraŭ la aserto de la menciitaj aŭtoroj, ke la ajmara estas “simpla”, tio ne povas signifi, ke ĝi estas facile lernebla aŭ sen subtilaĵoj. Ĝi posedas grandan gamon da verbaj formoj, tempoj kaj modoj. La verbaj paradigmoj inkludas tiel nomatajn tempojn/modojn: prezenca/pasea, proksime fora (hispane: remoto cercana), “malproksime fora” (hispane: remoto lejano, futura, dezira (hispane: desiderativo), simple indukta (hispane: inferencial simple), malproksime indukta (hispane: inferencial remoto), future indukta (hispane: inferencial futuro), imperativa, riproĉa (hispane: reprochador), duba (hispane: no inferencial aŭ dubitativo). Kelkaj transitivaj verboj povas havi pli ol 300 malsamajn formojn. Plie, ĉiu tempo aŭ modo havas jenajn formojn: jesa (hispane: afirmativa), negativa, demanda kaj demanda negativa.
La legantoj mem decidu, ĉu la ajmara havas karakterizaĵojn de planlingvo aŭ de “natura lingvo”. Sekvas mallonga enkonduko al la ajmara. Malpli grava en ĉi tiu kunteksto estas la fonetiko kaj prononco de la lingvo. Ni limigu nin, do, al simpligita tabelo de la sonoj, antaŭ ol rigardi iom da gramatiko kaj vortaro.
1. En la hispana oni nomas la lingvon aimará, aymará, kaj la popolon aimaraes, aymaraes, kun la akcento sur la lasta “a”. Mi demandas min ĉu estus preferinde esperantigi tiujn vortojn tiele: “ajmaraa lingvo” kaj “ajmaraoj”, analoge al “inkaa” kaj “inkaoj”.
2. Hispane: Tiahuanaco.
1. Se en iu vorto, la vokaloj i kaj u troviĝas proksime al la postvelaraj fonemoj x, q, qh kaj q’, ili malfermiĝas al la esperantaj vokaloj e kaj o. Ekzemple: ñiq’i kaj q’urawa prononciĝas kiel “ñeq’e” kaj “q’orawa”.
2. Ne estas diftongoj. Anstataŭe, oni uzas aŭ la duonvokalon y, aŭ la duonkonsonanton w. Ekzemple, wara wara anstataŭ huara huara.
3. Kiel en Esperanto, la akcento en la ajmara falas preskaŭ ĉiam sur la antaŭlasta silabo. Tamen, estas kelkaj esceptoj.
4. La oficiala alfabeto kaj ĉiuj aliaj alfabetoj proponitaj por la ajmara evitas uzadon de la hispana dekstrakorna akcento. Anstataŭe, oni uzas la dierezon, kiu indikas, ke la vokalo (silabo) estas longa kaj akcentita. Ekzemploj: sarxä (“Mi iros”), janïpuniw (“neniam”), ktp.
5. En hodiaŭa ajmara, la literoj b, c, d, e, f, g, h, o estas uzataj por skribu pruntitajn hispanajn vortojn, sed ne laŭ fiksaj reguloj.
6. La konsonantoj j kaj x ne reprezentas la sonojn, kiujn ili kutime indikas en la plimulto de eŭropaj lingvoj. J = esperanta h. X = esperanta ĥ. Ekzemploj: jacha, [prononco: hat’-ĉa]; saxra, [prononco: ssaĥra] ...
Pedro Cieza de León [siesa de león] rakontis, ke kiam, en la dua duono de la 16a jarcento, la hispanoj alvenis al la titikaka altebenaĵo, ili konstatis, ke la popolo loĝanta ĉirkaŭ la lago Titikaka parolis ajmaran, sed ne havis iun ajn skribsistemon. Je la komenco de la 17a jarcento, itala jezuito Ludovico Bertonio inventis skribkodon por la ajmara lingvo, kaj en 1603 li publikigis la unuan ajmaran vortaron/gramatikon. Malgraŭ la paso de kvar jarcentoj ekde tiam, ĉi tiu verko, kune kun du akompanantaj libroj estas la fundamento por iu ajn studado de la idiomo science. Kompreneble, ne ekzistis en tiu epoko la fonetika scienco, do en pli modernaj tempoj estis faritaj pli ol 30 diversaj proponoj pri skribsistemoj kaj alfabetoj. Reformoj estis bezonataj, ĉar kelkaj aspiritaj kaj glotaj sonoj ne estis ĝuste reprezentaj ... La oficiala alfabeto, nomita Único, estas kombinaĵo de du sistemoj, nome la tiel nomata alfabeto Maryknoll (inventita de usona katolika kongregacio), kaj tiu de bolivia lingvisto kaj denaska ajmarlingvano Juan de Dios Yapita [ĥŭán de diós japita].
La ajmara apartenas al lingva familio, kiun profesorino Hardman nomas Jaqi. La aliaj membroj de tiu familio estas Jaqaru kaj Kawki, ankoraŭ parolataj en la urboj Tupe kaj Cachuy, provinco Yauyos ĉirkaŭ 300 kilometroj sud-oriente de Lima. La bolivia matematikisto Ivan Guzmá de Rojas [gusmá de roĥas] proponis sian propran alfabeton (1984).
En la libro Fingropremaĵoj de la gedioj, kiun mi menciis en la frua parto de ĉi tiu artikolo, la aŭtoro prezentas sian eksterordinaran teorion, ke la ruinoj de Tiawanako estis konstruitaj de pli antikva kaj pli evoluinta civilizacio ol tiu de la ajmaroj, kiuj nur heredis, sed ne inventis, ties teknikon kaj lingvon. Plie, li evidente supozas, ke la ajmara lingvo estis en iu senco, artefarita aŭ planita lingvo. Tamen, li ne proponas hipotezon pri la demandoj: kiu “planis” ĝin, kaj kiu estis tiu antikva civilizacio, kiu konstruis la mirindan urbon apud lago Titikako, kaj disvolvis sukcesan agrikulturon en tiu arida regiono. Laŭŝajne, li ne povas kredi, ke la ajmaroj havis sufiĉe altajn teknikon kaj kulturon por tiaj inventaĵoj. Parenteze, li faras similajn sugestojn pri aliaj antikvaj civilizacioj kaj popoloj, inkluzive tiujn de la inkaoj kaj la aztekoj, kvankam sen proponi teorion pri la lingvoj de tiuj lastaj.
Eĉ se oni ne akceptas ĉiujn el la ideoj de Hancock, la mistero pri la ajmara lingvo restas nesolvita. Ĉu tia popolo — kelkfoje priskribita kiel “duoncivilizita”, loĝanta en la altaj Andoj — regiono malfekunda, malvarma kaj rigora — povus krei kvazaŭ matematike strukturitan lingvon, kiel la ajmara? Mi farus la saman demandon pri la regulega, preskaŭ senescepta keĉua lingvo de la inkaoj. Estus interese ricevi reagojn de legantoj ...
Garbhan MACAOIDH