Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AZIO

La ĉina komputila industrio

Kvankam dum la lastaj jaroj la ĉina komputil-industrio rapide disvolviĝis, oni tamen konfesu ke ĝi ankoraŭ estas en elementa stadio. Laŭ skalo internacie ofte uzata, Ĉinio atingas 25,87, dum ĉiuj evoluintaj landoj en Eŭropo kaj Ameriko superas 60.

En Ĉinio estas 16 milionoj da komputiloj, t.e. ĝi okupas la 8an lokon en la mondo. Meznombre, ĉiu 82a persono posedas komputilon. En Usono estas 164 milionoj da komputiloj, unu por du landanoj.

Ĝis junio de 2001 estis nur 26,5 milionoj da ĉinaj Interreto-uzantoj, malpli ol 3 % de la loĝantaro, kontraste kun 137 milionoj da usonaj, ĉ. duono de la loĝantaro.

MU Binghua