Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

RUSIO

Mistera loko

Apud la Somera Ĝardeno en Peterburgo troviĝis marĉo, pri kiu oni daŭre parolis, ke tie kolektiĝas malbonaj fortoj por diboĉoj. Poste la marĉo estis sekigita kaj fariĝis Amuza Kampo, kie estis festataj la venkoj de Petro la Granda. Kiam estis konstruita palaco por Katerina la 1a, la kampo ricevis la alnomon Reĝina Herbejo, sed oni ial ne sukcesis planti tie florantan ĝardenon. Anstataŭ promenadoj oni okazigis tie armeajn ceremoniojn, kaj la soldataj botoj iom post iom fortretis la Reĝinan Herbejon, transforminte ĝin al “Peterburga Saharo” — la polva placo, kie vagis nur la vento kun sablaj nuboj. La Reĝina Herbejo estis renomita al Marsa Kampo (omaĝe al Marso — dio de la milito). En marto 1917 oni decidis entombigi en Marsa Kampo la pereintojn dum la samjare okazinta februara revolucio, kaj jam en novembro 1919, spite al la civitana milito, estis inaŭgurita monumento — majesta kaj severa — je la memoro de “Luktintoj por Revolucio”. Marsa Kampo, sendube, fariĝis unu el plej interesaj vidindaĵoj de Peterburgo. Kvankam cirkulas onidiroj, ke tiu loko tutegale estas malbona, ke novgeedzoj, kiuj tuj post la nuptoregistro venas al la tomboj kun floroj, baldaŭ divorcas, kaj ke vespere tie aperas fantomoj de la pereintoj ...

... sed ja tiom multaj aĵoj videblas en la tremanta peterburga nebulo ...

Grigorij AROSEV

La nebulo kovras Marsan Kampon.