Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Kontraŭdira koncepto de la dio (1)

Estas ĝojige, ke fine MONATO (n-ro 10/2001, paĝo 5) malkovris, ke pro dio, nome de dio, la homoj murdas unu la alian. En la antikva politeisma civilizacio, pli logike, la homoj havis sian dion de l’ milito, ekzemple Marso ĉe la Romianoj. Nun postrestis nur unu dio, tre bona, paca, kiu ĉion kreis en nur sep tagoj, sed multaj, strangaj profetoj reprezentas ĝin: Kristo, Budho, Mahometo, Abrahamo, k.m.a. Kaj en reprezentado ĉiam estas multaj apartaj interesoj; tiam la homoj forgesas, ke ili imagis la diojn je sia propra bildo. Historiisto Raymond Renard [remón renár] en 200-paĝa libro Et les hommes créèrent les dieux à leur triste image (Kaj la homoj kreis la diojn laŭ sia kompatinda bildo) tion pruvas per tre sagacaj, konstatitaj faktoj. Estus bone konscii pri tio antaŭ ol la dioj pere de homaj manoj findetruos nin per teknologiaj rimedoj neantaŭviditaj en la sanktaj libroj.

Gilbert LEDON, Brazilo