Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Reago al Raita Pyhälä

En sia letero aperinta sub la titolo Terorismo kaj senkulpeco (MONATO, oktobro 2001, p. 4), Raita P. volas nin kredigi, ke la teroristoj, kiuj detruis la Mondkomercan Centron en Novjorko la 11an de septembro 2001, estis iaspecaj “Robin Hood-oj”, kiuj brave agis por alporti juston al la mondo de la senhavuloj. Jen mistordita rezonado kaj eĉ pli granda trosimpligo ol tiu pri kiu RP mokas la Bush-an reagon. Ni rekonu la teroristojn kiaj ili estas: murdemaj, malhomaj, kaj, jes ja, ofte mem sufiĉe riĉaj. Sed samtempe ni memoru, ke Islamo ne egalas terorismon kiel Stefan Maul erare kredigis en sia samnumera vidpunkto (p. 5).

Pri unu afero RP tamen tute pravas, nome ke la ununura rimedo kontraŭ similaĵoj estas edukado al paco, dialogo inter kulturoj kaj egalrajteco. Tiun rimedon la teroristoj sukcesis puŝi eĉ pli foren en la estontecon kaj mortados multege da senkulpuloj, en Afganistano kaj aliloke, antaŭ ol ghi realiĝos. Jen la daŭra tragedio.

Bruce CRISP, Kanado