Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MISTERO

Neces(ej)a Esperanto

Rath Cairn [rah kajrn] estas malgranda vilaĝo, kiu situas je ne multe da kilometroj nord-okcidente de Dublino. Malkiel la irlanda ĉefurbo, kie normale estas parolata la angla, la ĉiutaga lingvo en Rath Cairn estas la irlanda (gaela). Esperante kaj gaele parolanta filo de ĉi tiu korespondanto antaŭnelonge partoprenis semajnfinon de gaela kulturo en tiu vilaĝo. Dum vizito al tiea necesejo, li surpriziĝis vidante, ke inter la bedaŭrinde tro komunaj skribaĉaĵoj sur la muro estis du en Esperanto, nome: “Najbaraĵo” kaj “Verda Stelo”. Kvankam ne malproksima de pli grandaj centroj de loĝado, Rath Cairn ne troviĝas sur la ĉefaj vojoj kaj estis ne facile trovebla aŭ atingebla. Restas la mistero ... Kiuj estas la vandalismaj (sed fervoraj) esperantistoj, kiuj lasis siajn spurojn sur la necesejo en tiu fora loko?

Garbhan MACAOIDH