Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MUZIKO

Afrikaj pulsoj

Jen laŭraporte la unua Esperantlingva kompakta disko de afrika kantisto. Dennis Rocktamba estas junulo el Kongo (siatempa Zairio), kiu de kelkaj jaroj loĝas en Germanio. Tie li registris la diskon, mem ludante sintezilon kaj kantante siajn memverkitajn tekstojn.

Post vigla tambur-ulula enkonduko, la titolkomponaĵo Afrika nokto alprenas pli malrapidan ritmon. La dua kanto Amo sen fino estas pli rapida, iom rep-stila. Regeo-Virino havas mezan rapidecon, kaj stilon de regeo. Germanaj deklam-kantaj versoj, enkondukas kaj suplementas la kvaran kanton Kongo, kiu traktas politikajn kaj sociajn temojn, pri malpaco, manko de sekureco kaj ekzilo. La sekvaj kantoj elradias plian memfidon, ol la unua. La lasta, Vivu la paco fermas la diskon per konvena optimismo kaj viglo. Francaj kaj nederlandaj fragmentoj spicas ĝin kaj plurfoja registrado kun miksado donas instrumentan profundon kaj plurvoĉecon.

La kantoj uzas nemultajn versojn, ripetas kaj reordigas ilin en ritma pulsado. La akcentado ne ĉiam respektas la regulojn de Esperanto — riproĉo liverebla ne nur al ĉi tiu disko. Oni povas tamen neglekti ĉiujn mankojn, ĝojante aŭdi afrikan kanto-voĉon en nia lingvo. Eblas konsenti kun 10-jara Hajnal: “Mi ŝatis la kantojn: mi povas bone danci ĉe tiu muziko, ĝi estas ankaŭ bona por aŭskulti dum festo”.

Stefan kaj Hajnal MACGILL

Dennis Rocktamba: Afrika nokto. Eld. la aŭtoro, Germanio, 2001. Muzika kompakta disko, 24 min. 30 sek. Prezo ĉe FEL: 19 eŭroj + afranko.