Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Kontraŭdira koncepto de Dio (2)

Ni ne rajtas kulpigi nur islamanojn kaj ne rajtas aserti, ke laŭ “principoj de kristanismo ... antaŭ dio ĉiuj homoj estas egalaj” (MONATO, 2001/10, p. 5). La koncepto de Dio, kiun ni plejparte ricevas el la biblio, estas Dio venĝema, punema, tribeca. Bona mondo bezonas scion, afablecon, kompaton kaj kuraĝon, nekatenitajn per vortoj eldiritaj de sensciuloj (aŭ eĉ de saĝuloj) de antaŭ multaj jarcentoj. La religio alvokas al tio, kio estas la plej nobla, la plej pura, la plej alta je la homa spirito; kaj tamen ĉiuj religioj respondecis pri militoj, tiranismo, subpremado de la vero, gentomurdo, masakro, torturo, malicegaj leĝoj kaj diskriminacio. Religiaj institucioj instigas homojn levi siajn proprajn sentojn kaj opiniojn super tiujn de aliaj, pretendi por si mem posedon de la sola vero.

W. H. SIMCOCK, Britio