Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Pri samseksemo kaj pedofilio

Grupete oni konversacias pri samseksemo kaj pedofilio. Ambaŭ, ŝajnas origini el profundaj psikaj-organaj inklinoj kontraŭ kiuj oni povas ja batali por ilin kontroli kaj praktike bremsi, sed neniam elimini. La diskutantoj eĉ pretendas nombre kalkuli la ĝeneralan socian procentaĵon de samseksemuloj kaj pedofiloj, kaj ili konstatas ke el literaturo kaj ĵurnalinformoj kaj retsituoj ktp, la pedofiloj bone eltenas la prinombran komparon. Nun oni legas, ĉe artikolo Samksemo kaj islamo (MONATO, oktobro 2001, paĝo 15) ke, laŭ Gerrit Berveling, ŝajnas ke al la portantoj de tiu profunda, kaj, foje, nekorektebla inklino al samseksemo estus ridinde konsili per devigaj moralaj principoj aŭ al rezigno pri la efektiva praktika disvolviĝo de tiu inklino.

Tial oni demandas: Ĉu ne estus ridinde malpermesi al pedofiloj, vere trafitaj de tiu ne-eliminebla kondiĉo, la praktikadon de tiu ilia inklino-tendenco? La ridindeco, eventuale, flagas por ambaŭ. Se estas ridinde indiki la moralan devon kontroli kaj subigi siajn aĉajn naturajn inklinojn, tio valoras ĉiam, ĉiukaze, ankaŭ por detruanta enviulo kaj rabisto kaj perfortisto, por mortiganto pro venĝo aŭ plezuro al kiuj, certe altirataj de aĉaj pasioj, la publikaj leĝo kaj pensmaniero sugestas kaj ordonas, punante la kontraŭan konduton, rezigni kaj sin kontroli.

Por etklubo de legantoj de esperantaj periodaĵoj.

Armando ZECCHIN, Italio