Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Islamo, ĉu religio de paco?

Stefan Maul en sia prava artikolo Murdi je nomo de dio (MONATO, oktobro, 2001, paĝo 5) mencias, ke islamo signifas pacon. Tian aserton mi ofte aŭdas ankaŭ de usonaj amaskomunikiloj. Tio simple estas ne ĝusta. En la araba lingvo la vorto “solh” estas “paco” kaj la vorto “islamo” signifas “cedo”, t.e.: cedi al la volo de Allah, la araba vorto por Dio. Tio postulas, ke oni vivu laŭ la komandoj de Dio kaj ke laŭeble oni cedigu neislamanojn al la volo de Dio, alivorte konvertu ilin al islamo, se necese per glavo. Oni rigardu la historion de islamo.

Komence — antaŭ 14 jarcentoj — okazadis sangoplenaj konfliktoj en ĝia naskiĝloko Arabio, por ke oni cedu al la Dio de Mohamad, la profeto de islamo, kaj tuj poste oni ekatakis najbarajn landojn, samkiel Persion, kaj per kruela sangoverŝado importis islamon al ties popoloj. Tiaj kruelaĵoj daŭris ĝis la lastaj jarcentoj. Vidu, kion faris la araba kaj turka imperioj en Eŭropo, Afriko, ktp. Ĉio pruvas, ke islamo ne pace sed per kruelaj militoj disvastiĝis tra la mondo. Mortpuni tiujn, kiuj kritikas islamon kiel blasfemulojn aŭ tiujn, kiuj simple akceptas aliajn religiojn, kaj aliaj kruelaj punoj samkiel amputi, vipi, ŝtonumi, ktp, klare montras, ke islamo ne alportas pacon kaj trankvilon al la islamanoj nek al la homaro. Kaj se tiajn kruelaĵon oni hipokrite nomas paco, mi do kiel iranano ne estas islamano.

Morteza MIRBAGHIAN (Mori), Irano