Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Eŭropa Unio

Eŭro-poŝtmarkoj

Jarkomence de 2002 ŝanĝiĝis ne nur la mono de la eŭropuniaj landoj, sed ankaŭ la poŝtmarkoj. Por la poŝtmarkoj ekestis inter la 1a de januaro kaj 30a de junio 2002 fazo de paralela uzebleco.

Dum tiu ĉi tempo eblas aŭ foruzi la malnovajn poŝtmarkojn aŭ ŝanĝi ilin je novaj, kun valorindiko en eŭroj. Post la 30a de junio 2002 malnovaj poŝtmarkoj sen eŭro-indiko perdos sian valoron en ĉiuj eŭropuniaj landoj.

Aŭstrio

Novaj aŭstraj eŭropoŝtmarkoj estis presataj en la Aŭstra Valoraĵpresejo. La desegnanto de la serio estas la internacie agnoskata litografisto Adolf Tuma. Li naskiĝis en Hainburg (Malsupra Aŭstrio) kaj restis fidela al la federacilando loĝante nuntempe en Haslau an der Donau.

Adolf Tuma preparis jam 70 diversajn poŝtmarko-desegnojn, de kiuj pluraj estis premiitaj. Inter aliaj li ricevis oran medalon por la speciala marko “Europa 1999” kaj por la poŝtmarko “WIPA 2000”.

Katinjo FETES-TOSEGI

La novaj aŭstraj eŭro-poŝtmarkoj