Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRLANDO

Polico ne plu reĝa

Ekde 1920, kiam Irlando estis dividita en du partojn, nome en la sendependan Liberan Ŝtaton (nun la Respubliko) kaj Nord-Irlandon (sub brita regado), ekzistas du apartaj policservoj. Tiuj estas la Garda, nearmita civila policanaro, en la plej granda parto (la Respubliko), kaj la armita duonmilitista Reĝa Ulstera Konstablaro en la ses nord-orientaj regionoj.

Dum longa tempo la precipe katolika respublikisma komunumo en Nord-Irlando ne fidis la konstablaron, taksante ĝin ilo de la brita registaro kaj protektanto de la interesoj de la porbritaj protestantoj. Eĉ la uniformoj kaj simboloj de la konstablaro ne estis akceptitaj de katolikoj: la emblemo konsistis el brita reĝa krono sur la irlanda harpo. Plie, pro diversaj kialoj, la plimulto de la policanoj estis protestantoj.

Emblemo

Tamen, post la t.n. paca interkonsento subskribita de la brita kaj la irlanda registaroj, vaste aprobita en referendumo de la tuta insulanaro, draste ŝanĝiĝis la sintenoj de multaj en ambaŭ nord-irlandaj komunumoj. Paralele la brita registaro decidis reformi la konstablaron kaj enkonduki novajn nomon, emblemon kaj uniformon por kontentigi la respublikistajn katolikojn kaj por plifirmigi la relativan pacon en la teritorio.

La Reĝa Ulstera Konstablaro ne plu ekzistas: nun la gardistoj de la paco en Nord-Irlando nomiĝas “Nord-Irlanda Policservo”. Oni esperas, ke duono de la policanaro konsistos el katolikoj, por ke la nova servo ne plu estu rigardata kiel tute protestanta aŭ precipe protestanta forto. Adiaŭante la malnovan konstablaron, la brita registaro kaj la plimulto da nord-irlandanoj laŭde atentigis pri ties multjaraj atingoj cele al la konservado de ordo kaj paco; samtempe ili honoris la memoron de tiuj, kiuj deĵorante mortis aŭ estis vunditaj.

Garbhan MACAOIDH