Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MON-AVENTURO

Unu eŭro cent prononcoj

Ĉu en la nova jaro vi jam vojaĝis en eŭropa eksterlando, ekzemple kiel germano en Francio, kaj demandis pri prezo? Se ne, tiun aventuron vi certe iam spertos.

Kiel konate, nun validas nova valuto en 12 eŭropaj landoj, unu por ili ĉiuj. Oficiale ĝi nomiĝas, kiel oni povas legi sur biletoj kaj moneroj, EURO kaj CENT; en Esperanto estas “eŭro” kaj “cendo” (por centono de eŭro). Bonega afero por vojaĝantoj, kiuj en aliaj landoj ne plu havas problemojn pro fremdaj valutoj: ĉie oni povas pagi nun per sama, unueca mono.

Ĉu vere senprobleme? Supre menciita germano en Francio kaj franclingva Belgio aŭdos vendistojn diri ion similan al “tiom da ero” (kun akcento sur o) kaj eble ne komprenos, ĉar la burokratoj de Eŭropa Centra Banko ja fiksis nomojn de la komuna, unueca valuto, sed forgesis fiksi ankaŭ unuecan prononcon. Tial por buŝoj kaj oreloj ne ĉie temas pri sama valuto, ni havas la konatan babelan lingvokaĉon.

Por helpi vin, ni kolektis prononcojn de diversaj lingvoj. Jen do (nekompleta) listo de l’ diversaj eŭroj kaj cendoj:

Konsole estas, ke Esperanto-parolantoj ne havos problemojn kompreni “eŭro” en Danio, Finnlando, Hispanio (escepte de Katalunio), Italio kaj Portugalio (kiuj uzas la novan valuton) kaj en Estonio, Hungario kaj Pollando (kie ĝi ne jam validas). La plej radikala devio sendube estas en la angla lingvo — sed bonŝance ja Britio rifuzas enkonduki “jurojn” kaj “sentojn” ... Tamen nepre memoru tiujn ĉi prononcojn, ĉar ilin vi aŭdos ĉie, kie oni uzas la internacian usonanglan slangon: en flughavenoj, luksaj hoteloj, turistinformejoj k.s. Bonan eŭrovojaĝon!

MAUL Stefan