Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ARGENTINO

Vojaĝo al Ushuaia

La 10an de januaro 2001 nokte vico da fulmotondroj, sekvataj de torenta pluvo, vekis min kaj mian edzinon. Tia estis la vetero en la tago, kiun ni elektis por vojaĝi al Ushuaia, la plej sude situanta urbo sur la terglobo.

Malgraŭ la sekvoj de l’ uragano — elradikigitaj arboj kaj forblovitaj domtegmentoj, ni ellitiĝis je la 3a horo frumatene por pretigi la valizojn kaj vojaĝsaketojn. Antaŭe luita aŭto devis veturigi nin al la flughaveno, situanta ĉe la ĉefurbo Bonaero, troviĝanta je 60 km for de La Plata. Post la alveno de la aŭto ni akurate enigis la pakaĵojn kaj enaŭtiĝis.

Veturante laŭ la ŝoseo La Plata — Bonaero, la ŝoforo lerte stiris la aŭton. Dume la vetero pliboniĝis kaj ni alvenis ĝustatempe antaŭ la ekflugo de l’ aviadilo.

La flugo al Ushuaia estis milda kaj agrabla. Dum la tuta flugdaŭro ni ĝuis belegan sunveteron. La distancon de 3194 km la aviadilo trapasis en 4:10 horoj. De supre, kun la alproksimiĝo de la urbo ni ĝuis belan urban pejzaĝon. Tiam la aviadilo, kiu daŭre flugis suden, abrupte deflankiĝis norden por atente alteriĝi. Kiam ni forlasis la flughavenon, antaŭ ni malfermiĝis brila vidaĵo de la urbo, situanta sur abrupta deklivo de Marteala Montaro.

La historio de Ushuaia komenciĝas en la jaro 1869, kiam la skuno de All Gardier ankriĝis en la Pataia Golfo. Ĝi venigis la anglikanan misiiston, kies tasko estis evangelizi la indiĝenojn. Sed por pli bone ekkoni la devenon de la unuaj loĝantoj de la suda arkipelago, de la ekstrema sudo de Andoj ni devas ekkoni la tiean vivon antaŭ miloj da jaroj, kiam la glacio kovris la terglobon kaj kiam Homo trapasis Beringan Markolon survoje de Azio al Ameriko. Tiutempe la marnivelo estis pli malalta ol nun. La homoj iompostiome plimultiĝis kaj ekloĝis sur la Amerika Kontinento, komencinte antaŭ 12 600 jaroj.

Post kiam venis la eŭropanoj, ili trovis la arkipelagon, okupitan de la indiĝenoj Selkam, Alkaluf, Yamanoj kaj Nakenk — nomadoj kaj boatistoj. Tiam la lokaj loĝantoj estis proksimume 10 000. Post 50 jaroj tamen ili restis apenaŭ 350 pro diversaj kaŭzoj — elmigrado, infektado je malsanoj, alportitaj de la blankuloj, leĝa senproprigo de la terposedaĵoj.

La natura pejzaĝo karakteriziĝas per tio, ke ĝi estas varia rezulte de erozio de la antikvaj glaciejoj, hodiaŭ ne plu ekzistantaj. Daŭre ekloĝinte en hotelo, ni serĉis en la urbo vojaĝagentejon, kiu ofertus al ni ekskurson al la nacia parko de Tierra del Fuego. La parko troviĝas je 12 km for de Ushuaia kaj havas vegetaĵaron, kiu integras la sektoron pli sudan ol la magalhana distrikto.

La Pataia Golfo estas la karakteriza zono de la provinco. Ĝia klimato estas modere malvarma kun pluvaj precipitaĵoj el proksimume je 700 mm, atingantaj maksimumon dum la aŭtuno. Sub la influo de maro kaj vento, venanta el okcidento, dum la tuta jaro tie iĝas unutipa klimato. La averaĝaj temperaturoj jare estas 0°, kaj somere ne superas 10° C. La neĝo abundas kaj amasiĝas dum longaj periodoj en valoj kaj deklivoj. La provinco Pataia randas ĉe la Beagla Kanalo kaj distancas je 1000 km de la glacia kontinento Antarkto. La zono estas tro humida, nebula kaj pluvema. Krome ĝi estas la deirpunkto de la nacia vojo 3a, kiu trapasas la tutan amerikan kontinenton, kunligante la provincon Tierra del Fuego kun Alasko je distanco de 17 848 km.

Post la ekskurso al la ekstrema sudo de Andoj ni revenis hotelen, feliĉaj pro la natura travivaĵo. Estis la 23a horo vespere, sed la suno plu brilis! La sekvan tagon perŝipe ni ekskursis tra la Beagla Kanalo kaj ties insuloj, abundaj je maraj lupoj kaj birdoj. El la kanalo ni ĝue rigardis la urban pejzaĝon de Ushuaia.

José de N. MARQUES

Panorama foto de Ushuaia

Ushuaia kaj ĉirkauaĵo

La Beagla Kanalo