Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

EŬROPO

Simpozio postulas neŭtralan lingvon

En Zagrebo okazis la 27an kaj 28an de julio 2001 en la hotelo International scienca simpozio “Eŭropa lingvo — utopio aŭ neceso?”, kiun organizis du internaciaj neregistaraj organizaĵoj: la Asocio por Eŭropa Konscio (AEK) kaj la Internacia Akademio por Lingvaj Rajtoj (IALR). Partoprenis 40 sciencistoj kaj membroj de la du organizaĵoj el 15 landoj. Oni prezentis 16 prelegojn en tri sekcioj: “La lingvo kiel identeca signo kaj multidenteco de unuopuloj”, “La lingva sekureco kaj fontoj de etnaj konfliktoj” kaj “La edukado por eŭropa konscio”.

Enkondukajn prelegojn prezentis:

- d-ro Andrea Chiti-Batelli: “Eŭropa lingvo — utopio aŭ neceso?” kaj

- magistro Zlatko Tišljar: “Eŭropa lingvo — neceso sen kiu ne eblas eŭropa identeco”.

Prelegis krome d-ro Sean O’Riain el Irlando, d-ro Blazio Wacha el Hungario, d-ro François Lo Jacomo el Francio, d-ro Michael Cwik el Germanio, d-ro Vesna Staničić; s-ro Burchards el Germanio, d-ro Zbigniew Galor el Pollando, d-ro Yvo Peeters el Belgio, d-ro André Monteyne el Belgio, d-ro Kjell Herberts el Finnlando, s-ro Samo Pahor el Italio, magistro Vera Klopčić, d-ro Alenka Divjak kaj d-ro Milan Divjak el Slovenio.

La aranĝon aŭspiciis la kroata Ministrejo pri Kulturo. La celo de la simpozio estis atentigi Eŭropan Union (EU) en la Eŭropa Jaro de Lingvoj pri tio, ke efektive Eŭropo ne havas problemon de komunikado, sed tiun de lingvo, “kiu reprezentos eŭropan identecon”. Por ebligi samtempe efikan komunikadon kaj egalrajtecon de malgrandaj kun la grandaj lingvoj necesas elekti neŭtralan lingvon, kiu reprezentos eŭropan identecon. Pri tio estis akceptita rezolucio, kiun forte subtenis ĉiuj neesperantistaj membroj de IALJ, kiun gvidas ties sekretario d-ro Yvo Peeters. Kurioze, la bazajn ideojn de la rezolucio kontraŭstaris kelkaj esperantistoj. Tamen la fina teksto de la rezolucio esence spegulas la celojn, kiujn starigis al si la organizantoj. La rezolucio estis sendita al ĉiuj gravaj instancoj de EU kaj al kelkaj registaroj. S-ro Romano Prodi (prezidanto de la Eŭropa Komisiono) kaj s-ino Nicole Fontaine (prezidanto de la Eŭropa Parlamento) jam skribe dankis pro la rezolucio, kiun ili traktos en raportoj pri la Eŭropa Jaro de Lingvoj. La kunlaboro inter la du organizaĵoj (AEK kaj IALJ) plu daŭros. Oni planas baze de la rezolucio kaj la simpozia libro (kolekto de ĉiuj referaĵoj de la zagreba simpozio) organizi en 2002 en Kroatio kolokvon kaj en 2003 en Slovenio konferencon de Estonio, Latvio, Litovio, Malto kaj Slovenio sur registara nivelo.

Zlatko TIŠLJAR