Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MUZIKO

Sur la supro

Freddie Mercury ... Neimageble forta kaj bela voĉo. Lirikaj, streĉaj, filozofiaj, amuzaj kantoj. Variegaj disko-filmetoj. Fantasta dueto kun Montserrat Caballe. Dudeko da eldonitaj albumoj — de la plej frua Queen ĝis Made In Heaven / Kreita En La Ĉielo, la aperinta post lia morto. Koncertoj kun kelkcentmil spektantoj. Ĉio ĉi kaj multo alia estas li, Freddie Mercury. Lia unua kanto, verkita kiam li estis 12-jaraĝa, nomiĝis Mi Iras Al La Supro (I Am Going To The Top). Ĝin, la supron, li atingis sufiĉe rapide, kaj tutvive troviĝis tie — plej alte.

Li estis la koro de la sendube plej altnivela rok-grupo en la mondo — Queen / Reĝino, el Britio. Ilia kvaropo (Mercury, John Deacon, Brian May kaj Roger Taylor) renversis la mondon de rok-muziko en la komenco de la 1970aj jaroj, pruvinte, ke ĉi tiu ĝenro povas enhavi tre multajn interesegajn ideojn kaj plenumojn.

Oni povas ne ŝati lin kaj liajn kantojn, sed ne agnoski ties unikecon ne eblas. Aŭdu, ekzemple, The Prophet’s Song / La Profeta Kanto — kiom profunda estas la teksto, kaj kiom neripetebla — la kantado! Aŭ These Are The Days Of Our Lives / Jen La Tagoj De Nia Vivo — la plorige kortuŝa kanto, per kiu Freddie, jam nekuraceble malsana, kvazaŭ adiaŭis la mondon.

Li mortis precize antaŭ 10 jaroj — la 24an de novembro 1991. Tute ne gravas, pro kio. Tute ne gravas detaloj de lia privata vivo. Gravas, ke li ne plu estas. Muziko perdis sian Fean Reĝon (My Fairy King — titolo de plia lia kanto), kiu ĉiam estis, kaj daŭre estas, neimitebla kaj neatingebla, sur la supro.

Moskvo, la 24an de novembro, 2001

Grigorij AROSEV

Freddie Mercury