Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

EŬROPO — AŬSTRIO

Orienteŭropaj bankoj firme en eksterlandaj manoj

La privatigoj de la orienteŭropaj bankoj post la falo de komunismo en 1989 igis, ke ili ĉiam pli trafis en la manojn de eksterlandaj proprietuloj. Sekve de tio en la jaro 2000 la kvoto de eksterlandaj bankoj (kalkulita surbaze de la bilancsumoj) konsistigis unuafoje pli ol 50 %.

Tiel tekstas en studo de aŭstra Bank Austria/Creditanstalt (BA/CA), filina banko de la germana Hypo Vereinsbank AG (HVB). La studo konstatas ke la bankmerkato en Mez- kaj Orient-Eŭropo (MOE) estas la plej rapide kreskanta en Eŭropo. Laŭ ĝi la aŭstraj bankoj ludas gravan rolon kiel proprietuloj kaj resanigantoj en tiu regiono.

Post la aliĝo de Bank Austria/Creditanstalt al la germana HVB-Grupo, la respondeco pri la orienteŭropaj aktivaĵoj transiris al la aŭstra banko. Tiu paŝo estis multe kritikata, sed la HVB-Grupo decidis tamen iom-post-iome rearanĝi la plenumon de tiuj aktivaĵoj. La fuzio de BA/CA kaj HVB kreis unu el la plej grandajn eksterlandajn bankgrupojn en Mez- kaj Orient-Eŭropo laŭ geografia areo.

La plej grandaj

Laŭ la bilancsumo la studo indikas la belgan financgrupon KBC kiel la plej grandan bankinstituton en la MOE-regiono. Kun kalkulita bilancsumo de 18 miliardoj da eŭroj ĝi estas antaŭ BA/CA (kun 15,3 miliardoj da eŭroj) la gvida financgrupo en MOE. Post ĝi sekvas la itala Unicredito (11,94 miliardoj), la franca Société Générale (11,92 miliardoj) kaj la usona Citibank (11,7 miliardoj). Laŭ tiu klasifiko la aŭstraj Erste Bank estas sur loko 6, kaj Raiffeisen Zentralbank AG (RZB) sur loko 9.

Al la kresko de la MOE-bankoj esence kontribuis la engaĝiĝoj de eksterlandaj proprietuloj. Dum la entuta bilancsumo de la bankoj en MOE de 1999 ĝis 2000 kreskis de 244 al 290 miliardoj da eŭroj (aŭ per 20 %), plialtiĝis la bilancvolumeno de la eksterlandaj bankoj en MOE de 104 al 155 miliardoj da eŭroj (aŭ per 48 %). “La plej grandaj ludantoj jam okupis pozicion kaj la merkato grandparte estas dividita”, deklaras Erich Hampel, BA/CA-ĉefo pri eksterlandaj aktivaĵoj, en la studo.

Oni esploris kiuj eksterlandaj bankoj ofertas retfunkciojn en ĉiuj landoj de la regiono. Tiuj estas Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario, Slovenio, Kroatio, Bulgario, Rumanio kaj Ukrainio. Do, ili povas ĉiuloke en tiuj landoj priservi klientojn. Laŭ tiu kriterio ĉekape staras BA/CA antaŭ Société Générale, Citibank, ING-Grupo kaj RZB — kvalifiko, farita surbaze de ties bilancvolumeno en la MOE-regiono.

Ĝenerale oni devas priatenti la fakton, ke en la studo BA/CA prezentas sian propran difinon de la MOE-regiono konforme al tio, en kiuj landoj ĝi mem aktivas. Do, RZB indikas por la jaro 2000 MOE-bilancvolumon de 6,4 miliardoj da eŭroj, dum BA/CA de 6,1 miliardoj.

La plej altan kvoton de eksterlandaj bankoj en la regiono havas Slovakio kun 76 % laŭ la bilancsumoj. Post ĝi sekvas Bulgario kaj Ĉeĥa Respubliko kun 67 % kaj Hungario kun 62 %. En Pollando tiu kvoto estas sub 50 % (en la jaro 2000: 49 %). Tamen tie antaŭstaras kelkaj privatigoj (ekzemple de la pola Postbank), al kies aĉeto strebas ankaŭ la aŭstra RZB.

Pliaj projektoj

“Nun sud-orienta Eŭropo estiĝas alloga”, deklaras Hampel en la studo. La regiono estiĝis pli stabila, krome en ĝi estis pluraj bankoj parte resanigitaj kaj poste privatigitaj. Do la aŭstra banko BA/CA intencas trarigardi la slovenan Nova kreditna banka Maribor enkadre de ties vendokonkurso.

La germana HVB-Grupo planas akceli la kreskon de bilancsumoj de siaj filinaj MOE-bankoj. La adiciitaj bilancsumoj de tiuj bankoj devus duobliĝi ĝis 2005 kaj atingi 40 miliardojn da eŭroj (por komparo: en la jaro 2000 ĝi konsistigis nur 18,3 miliardojn da eŭroj). La sekvan ekspansian paŝon BA/CA volas fari en Jugoslavio. Tie ekde majo 2001 funkcias ĝia reprezentejo kaj baldaŭ estos malfermita ties filina banko, por kiu jam restas ricevita koncesio.

Evgeni GEORGIEV