Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Medicino

Tro malpezaj beboj

Beboj, kiuj naskiĝas malgrandpezaj, ĉiam kaŭzas zorgojn al siaj patrinoj kaj pediatroj pro risko de sanproblemoj kaj eĉ morto en la unua vivtempo. Krome, ili prezentas problemojn ankaŭ en la sekvantaj jaroj. Aliflanke, delonge oni scias, ke mediaj cirkonstancoj influas la pezon de beboj ĉe naskiĝo krom la tre konata damaĝo kaŭzata de patrina tabakfumado. Surbaze de tiuj indikoj, usonaj kaj koreaj sciencistoj enketis pri la influo de aermalpuraĵoj sur la pezon de koreaj beboj, en Seulo.

Laŭ artikolo en la revuo Epidemiology (novembro 2001), oni kalkulis tiun interrilaton koncerne bebojn naskitajn en normala tempo (post 37 ĝis 44 semajnoj da gravedeco), en la jaroj 1996 kaj 1997. Montriĝis, ke se la patrinoj, dum la unuaj tri monatoj de gravedeco, enspiradis aeron kun troa kvanto da karbonmonoksido, nitrogendioksido, sulfurdioksido kaj entute tro da miksitaj venenoj, tiam la risko, ke la beboj naskiĝos malgrandpezaj estas konsiderinde pli alta.

Paralele, psikologoj de Universitato de Miami, en Usono, laŭ n-ro 10/2001 de la revuo American Journal of Epidemiology, esploris la konsekvencojn de malgranda pezo de beboj ĉe naskiĝo sur malfacilaĵoj en la lernejaj aktivaĵoj. Pli ol 200 000 infanoj inter 12 kaj 15 jaraj estis pristuditaj. Oni matematike rilatigis iliajn malfacilaĵojn en plenumado de lernejaj taskoj kun la pezo ĉe naskiĝo, kaj trovis, ke la proporcio estis perfekte inversa: ju pli eta estis la novnaskita bebo, des pli da problemoj havis la infano poste en la lerneja vivo.

Paulo S. VIANA