Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Medicino

Preventado de la Alzheimer-malsano

La Alzheimer-malsano estas grava, la plej ofta speco de demenco. Oni ne precize scias ĝiajn kaŭzojn, kaj ne ekzistas tute efika kuracilo kontraŭ ĝi. Tial, oni daŭre klopodas trovi preventajn rimedojn. Oni jam scias, ekzemple, ke homojn, kiuj dum la tuta vivo aktive uzas sian menson, minacas malpli granda risko.

Lastatempe, esploroj montris, ke longdaŭra prenado de kontraŭinflamaj medikamentoj eble preventas la aperon de la Alzheimer-malsano. Laŭ publikaĵo en New England Journal of Medicine (2001-11-22), tio ŝajnas vero. Oni observis preskaŭ 7000 pacientojn pli ol 55-jarajn dum ĉirkaŭ 7 jaroj. En tiu periodo, preskaŭ 400 homoj ricevis la malsanon: sed inter tiuj, kiuj regule prenadis kontraŭinflamajn medikamentojn, la proporcio de la Alzheimer-malsaniĝoj estis multe pli malalta, ol ĉe tiuj, kiuj ne prenadis tiajn. Kvankam tiu eltrovo ankoraŭ ne solvas la problemon, eble ĝi estas grava paŝo sur tiu vojo.

Paulo S. VIANA