Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

MONATO ne neŭtrala

Dum la lastaj jaroj mi sendis al MONATO kelkajn artikolojn, per kiuj mi intencis kontribui al la gazeto pri diversaj aktualaj aferoj el arabaj kaj islamaj vidpunktoj. Bedaŭrinde ŝajnas al mi, ke neniu el ili aperis en MONATO. Kompreneble, tio ja perdigas la esperon al persono kiel mi, kiu verkas en Esperanto kaj aliaj lingvoj. Oni ja publikigas kontribuaĵojn de mi preskaŭ regule jam ekde pli ol kvin jardekoj. En tia kazo, ĉu oni laŭ vi povus do eviti la impreson, ke okcidentaj tribunoj de komunikiloj, aparte ekzemple la via, fakte tiamaniere provas mallumigi tiujn vidpunktojn de la vastaj araba kaj islama mondoj — kun la rezulto, kiel oni nuntempe vidas, ke nur agado en mallumo povus tial esti atingebla por homoj kiel Bin Laden kaj lia koterio?

Se oni ne povas riproĉi la situacion ekzemple en neŭtrala internacia MONATO, kiom malesperiga la situacio estas por tiuj, kiuj emas proteste mortigi sin aŭ aliajn?

AL-AMILY, Britio

Noto de la redaktoro: Artikoloj de Al-Amily jam aperis en MONATO: mi memoras unu pri la ŝajna arabdeveneco de la angla dramisto William Shakespeare. Tamen jes: mi rifuzis multajn artikolo-proponojn de Al-Amily pro tio, ke 1. la aŭtoro, loĝante en Londono, artikolas pri arabaj aferoj, tiel lezante la lando-principon de MONATO; 2. emas polemiki pli ol informi; 3. nekoncize verkas; 4. sendas lingve nekontrolitajn proponojn (kiajn nacilingva redaktoro tuj enrubujigus). Mi plurfoje leteris al Al-Amily atentigante kaj konsilante pri la bezonoj de MONATO: ŝajne vane. Mi volonte akceptus kontribuojn pri arabaj aferoj de tiu ĉi aŭ de alia aŭtoro: tamen laŭ la ĵurnalismaj principoj, kiujn prave postulas MONATO kaj ĉefe ties legantoj.