Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ALBANIO

La homa disvolviĝo dum la lastaj dek jaroj

Antaŭ nelonge okazis ampleksa studo fare de grupo de albanaj kaj eksterlandaj esploristoj pri la aspektoj de la homa disvolviĝo en Albanio ĝis la jaro 2000. Jen kelkaj konstatoj el tiu raporto.

Malcerteco ekonomia

Post la subita falo, en 1997, de la malneta enlanda produkto (MEP) ĝis la nivelo de la jaro 1992, estis rimarkebla kresko je 8 % dum la periodo 1998-1999, kiam la inflacio estis preskaŭ nula. Tamen la deekstera helpo plu restis la ĉefa financfonto por la publikaj investaĵoj, kiuj atingis ĉ. 2,7 miliardojn da usonaj dolaroj (USD) ĝis la fino de la jaro 1999. La tabelo montras la evoluon de la MEP en Albanio, kompare kun tiu de aliaj landoj de la regiono.

Cetere la ekonomia kresko ne notinde ŝanĝis la vivon de albanoj, kiuj restas tre malriĉaj, kun malaltaj enspezoj kaj netaŭgaj vivkondiĉoj. 20 % de la familioj ricevas nur 5 % de la tutaj naciaj enspezoj. Oni taksas, ke la vivminimumo por familio estas 31 000 lekoj monate (1 USD = 145 lekoj), dum la averaĝa enspezo apenaŭ atingas 17 000 lekojn. La averaĝa loĝsurfaco por familio estas 62 kvadrataj metroj, tio estas 14,6 m² je persono. La komforto de la loĝejoj estas magra. La ebloj por aĉeti domon estas tre limigitaj.

Pro la malaltaj enspezoj, la familioj estas devigataj vivi modere kaj ŝpareme. Nur 15 % deklaras, ke ili povas manĝi viandon almenaŭ unu fojon en du tagoj kaj 18 % aĉeti novajn vestaĵojn almenaŭ unu fojon jare. Ĉirkaŭ 12 % de la familioj deklaras ke ili havas eblecon pasigi almenaŭ unu semajnon ekster la loĝurbo por feriadi enlande aŭ eksterlande. Preskaŭ ĉiuj familioj posedas televidon sed triono nur blankanigran. Vidbendaparaton posedas 12 %, satelitan antenon 20,7 %, fridujon 69,5 %, lavmaŝinon 31 %, polvosuĉilon 12 %, elektran aŭ gasan fornon 43 %, biciklon 19,3 %, aŭton 6,4 %, telefonon 20 %.

La senlaboreco restas alta. Influas ĝin la manko de grandaj investoj, la nekontentiga profesia nivelo de la laborforto, la neregistrita laboro, la manko de kunordigita politiko, ktp.

Diversaj faktoroj eksteraj kaj internaj malhelpis ke la privata agado plietendiĝu kaj ludu gravan rolon en la labormerkato. La ĉefa fonto de senlaboreco en la urboj kaj de la malalta profesia nivelo estas la amasa translokiĝado de kamparanoj al la urboj. La ŝtato daŭre estas la ĉefa dunganto.

Sociala protektado

Dum la jaro 1999 ĉ. 145 000 familioj ricevis ekonomian helpon enkadre de la programo de socia protektado. Inter ili 40 % estas el urboj kaj la ceteraj el kamparo. La saman jaron la nombro de pensiuloj atingis 260 000 (kun pensio de ĉ. 4000 ĝis 5000 lekoj). La salajroj en la jaro 1998 estis averaĝe okoble pli grandaj ol tiuj en la jaro 1990, dum la prezoj de la konsumaj varoj estas minimume dekoble pli altaj. La maksimuma salajro atingas 18 575 lekojn, la minimuma 4755 lekojn. Daŭre albanoj emas elmigri esperante trovi tie pli bonan vivon.

Malcerteco socia

Albanio estas konsiderata lando je maltrankviliga nivelo de krimeco. Estas jam agnoskite ke unu el la plej seriozaj baroj en la vojo al normaleco kaj progreso de Albanio estas la malforta ŝtato, t.e. la nekapablo de la ŝtato por plenumi kelkajn ĉefajn funkciojn. Tio influis ankaŭ la konceptiĝon de la politika-ekonomia modelo fare de la regantaj partioj. Oni konceptis la kapitalismon kiel ludon sen reguloj, kie la riĉiĝo atingeblis ankaŭ malrespektante la leĝon, kie eĉ la partopreno en politiko signifus rimedon por riĉigi. Tia speco de kapitalismo liberigis multe da energio, sed aliflanke alportis amasan parazitismon, kreis la pensmanieron ke oni povas sin riĉigi ankaŭ sen labori kaj kaŭzis koruptadon je alta nivelo.

Parto de tuteŭropa korupto?

La korupto reprezentas unu el la plej videblaj malsanoj de Albanio. Laŭ klasifiko farita antaŭ nelonge, Albanio estas konsiderata la plej koruptita lando en la regiono. Esploro farita en la jaro 1998 de la Monda Banko montras, ke pli ol duono de firmaoj pagas ŝmirmonon al oficialuloj, pli ol du trionoj de la oficialuloj akceptas ŝmirmonon, 50 % de la doganistoj pagas por akiri sian postenon, 25 % de la civitanoj pagas al medicinistoj por kuracado kaj ekzamenado.

Sanprotektado

La sanprotektado havas hereditajn kaj novajn problemojn. La elĉerpiĝintaj infrastrukturoj, la manko de medikamentoj, ekipaĵoj kaj alia medicinista ilaro kaj la financa malmotiviĝo de la medicinista personaro estas inter la plej akutaj problemoj. Solvon malhelpas la malsufiĉeco de la financaj fontoj. La emo por sin sanekzameni kaj kuraci eksterlande estas evidenta.

Ĉ. 80 % de la mortoj estas kaŭzitaj de la malsanoj de koro, cerbo, angioj kaj spirvojoj. Tiuj lastaj kaŭzis eĉ 45 % de la mortoj. Ene de jaro en malgranda lando kiel Albanio mortis pro trafikakcidentoj 1840 personoj. Albanio disponas je 1,3 kuracistoj por 1000 loĝantoj (kompare al 3 por 1000 en EU kaj 2,5 por 100 en Orienta Eŭropo). Problemo estas la manko de medicinistoj en kamparaj zonoj.

Kleriga sistemo

La kleriga sistemo dum la lastaj dek jaroj konfrontiĝas kun problemoj de konceptiĝo de la lernejo je vidpunkto pedagogia samkiel je vidpunkto de administrado de la homaj resursoj.

Nesufiĉaj financaj fontoj estas serioza malhelpo. La buĝeto por klerigado restis konstanta je 9 ĝis 10 % el la publikaj elspezoj aŭ 3 ĝis 4 % de la MEP. Ĉ. 75 % estas uzataj por la salajroj, dum la investaĵoj okupas nur 9 %. La kontribuado de la komunumo de la gepatroj restas malgranda kaj ne inkluziviĝas en la oficialaj statistikoj.

Grandaj malfacilaĵoj aperis okaze de la moviĝado de la loĝantaro al la marbordaj regionoj kaj la grandaj urboj. Dum la kuranta akademia lernojaro 2001-2002, laŭ deklaracioj de la opozicio, la enlandaj mezlernejoj absorbas nur 50 % de tiuj finintaj la elementan lernejon, dum la universitatoj absorbas nur 10 % de abiturientoj, do en universitatoj studas nur 5 % de la albana junularo. La nombro de studantoj prezentiĝas en la suba tabelo.

La malbona ekonomia situacio motivis multajn intelektulojn elmigri en pli evoluintajn landojn. La plej preferataj estas Usono kaj Kanado. Pro la proceduroj de selektado, Kanado absorbas pli altnivelan tavolon de la loĝantaro. Ĉ. 40 % de la profesoroj, universitataj instruistoj kaj sciencaj kunlaborantoj de la Akademio de Sciencoj jam elmigris dum la jaroj 1990-1999

Krimeco: malfacila defio

La geografia pozicio, la milito en Kosovo, la manko de leĝoj, strukturoj kaj efikaj rimedoj por kontraŭstari la krimecon, pliigis la eblojn ke Albanio fariĝu transira lando de krimeco kaj kontrabandaĵoj de orienta al okcidenta Eŭropo. La trafiko de drogo, sed ankaŭ la nombro de ĝiaj konsumantoj kreskas de tago al tago.

La plej ordinara krimeco en Albanio dum la jaro 1999 estis murdoj (460). La polico sukcesis malkovri la krimintojn de nur 65 % de la kazoj. La ŝteloj sufiĉe kreskis aparte dum la kosova krizo. Viktimiĝis proprietuloj de objektoj aŭ gravaj entreprenoj samkiel la karavanoj de humanitaraj helpaĵoj. Okazis ankaŭ forraboj de personoj, kiel ekzemple de infanoj de grandaj aferistoj.

Plej evidenta estis la kontrabandado de homoj. La vojoj de tia trafiko trapasas Grekion, Montenegron kaj Makedonion. Ĉ. 10 000 kosovanoj kontraŭleĝe migris al Italio tra Vlora (marhaveno en sudo de la lando) dum la kosova krizo. Ĉ. 35 000 aliaj el Kurdistano, Turkio, Ĉinio, k.a. transpasis al Italio tra Albanio, same kontraŭleĝe.

Kvankam nova fenomeno por Albanio, la prostituado envicigas Albanion jam inter la ĉefaj provizantoj de la najbaraj landoj. Oni opinias ke ĉ. 15 000 albanaj prostituitinoj laboras en Italio kaj 5000 en Grekio.

Dum la jaro 1999 la albana polico eliminis 37 armitajn bandojn. Oni suspektas ke en Albanio troviĝas 300 gravaj krimuloj el aliaj landoj, serĉataj de ties policoj, kaj kunlaborantaj ĉi tie kun la enlandaj krimuloj.

Elmigrado

Tiu fenomeno estis karakteriza ankaŭ antaŭ la dua mondmilito. Estas kalkulite, ke dum 1912-1923 elmigris 21 000 personoj (el loĝantaro de malpli ol 800 000), dum 1923-1939 pli ol 110 000, dum 1940-1945 — 19 000. Dum la jaroj 1945-1990 la komunisma reĝimo malpermesis ian ajn elmigradon, konforme al politiko de izoliĝo de la lando. Post la jaro 1990 ĉ. 25 000 albanoj rompis la feran kurtenon komunisman kaj iris al la landoj de okcidenta Eŭropo. La elmigrado poste daŭris galopante.

Jen kelkaj ciferoj koncerne la elmigradon dum la pasintaj dek jaroj: Belgio 2500, Francio 2000, Germanio 12 000, Grekio 500 000, Italio 200 000, Turkio 2000, Kanado 5000, Usono 12 000.

Pli ol 15 % de la loĝantaro estas elmigrintaj. Ĉ. 51 % el ili estas malpli ol 40-jaraj, kaj 67 % estas viroj. 67 % de la intelektuloj kunprenis ankaŭ siajn familiojn, kio signifas ke ili intencas ne plu reveni al la hejmlando. 83 % de la intelektuloj estas el la ĉefurbo Tirana, kie ekzistas la ĉefaj sciencaj institucioj.

Bardhyl SELIMI