Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

JAPANIO

Freneza vivmaniero

Nur post la modernigo de Japanio (1868) japanoj kutimis manĝi kvarkrurajn bestojn. Ekde tiam ili imitis eŭropstilan vivmanieron, manĝante bovaĵon kaj porkaĵon. Tamen dum longa tempo Japanio estis malriĉa lando kaj viando kostis tro por ordinaraj japanoj. Nur en la 1960aj jaroj oni komencis pli ĝenerale ĝui viandon.

Tiel la norda insulo Hokkaido fariĝis la plej granda produktejo de bovoj, kie oni klopodis bredi tiajn bovojn, kies viando bongustas precipe al japanaj langoj. Aliflanke Usono postulis, ke Japanio importu pli da malmultekosta usona viando. Importata estas ankaŭ bovaĵo el Aŭstralio, kaj japanaj bovistoj malfacile vivas. Lastatempe, tamen, plia bato ilin trafis: bova spongeca encefalopatio (BSE aŭ, vulgare, bovofrenezo).

Esploro

En aŭgusto malsaniĝis bovo en la gubernio Tiba. Post esploro oni konstatis, ke ĝi ricevis nutraĵon konsistantan el pulvorigitaj osto kaj tripo: en septembro oni malpermesis kaj uzon kaj importadon de la nutraĵo. En oktobro la ministrejo pri agrikulturo, testiginte ĉiujn 4,5 milionojn da bovoj, deklaris, ke ne troviĝas BSE-infektita bovo en Japanio. Tamen kelkajn tagojn poste, en Tokio, oni konstatis plian BSE-bovon naskiĝintan en Hokkaido.

Jam raporto el Eŭropo avertis japanojn, ke eblus infektiĝi de BSE, ĉar importataj estas pulvorigita osto kaj tripo el Britio. En Japanio oni neglektis la raporton; japana respondeculo pri agrikulturo eĉ deklaris publike: “En Japanio ni neniam havos BSE-on.” Sed fakto estas, ke BSE skuis la landon. Al restoracio en Tokio, fama pro bongusta rostita bovaĵo, venis la tagon de la anonco pri BSE nur 60 klientoj, anstataŭ la kutimaj 150.

Risko

La akcioj de Nippon McDonald, Yosinoya (ĉen-restoracio), Nippon Ham (ŝinko-kompanio) kaj aliaj tuj falis. Suferis ankaŭ produktantoj de bovoj kaj lakto; ili kritikis la registaron, kiu rifuzis akcepti, ke ekzistas ajna risko pri BSE.

Oni uzas nutraĵon el pulvorigita osto kaj tripo pro diversaj kialoj. Kelkaj kredas, ke konsumantoj volas trinki lakton kun 3,5 procentoj da graso; lakto tia ne produkteblas de bovinoj nutrataj per herbo. Nutraĵo el pulvorigita osto kaj tripo necesas por organika agrokulturo. Aliaj opinias, ke tiel oni pli malmultekoste produktas pli da lakto.

En Japanio, escepte de Hokkaido, bovoj vivas en malgrandaj bovejoj, ligitaj per ŝnuro kaj nutrataj per artefaritaĵoj. Bredistoj klopodas pli ekonomie kaj pli efike produkti lakton kaj viandon, kvazaŭ bestoj estus maŝinoj. BSE-bovoj ĉefe aperas en malgrandaj landoj en Eŭropo, ekzemple 181 255 en Britio, 645 en Irlando, 605 en Portugalio, 399 en Svislando, 344 en Francio ktp, kie bovoj vivas en kontraŭnatura stato (malkiel en Usono kaj Aŭstralio, kie oni povas pli nature varti bovojn). Necesas pensi denove pri nia vivmaniero.

HORI Yasuo/pg