Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

INFANOJ

Plej fruaj memoroj

Ĉu infanoj en patrina ventro konservas memoron pri sia antaŭnaska ekzisto? Jen la demando, kiun starigis al si Ikegawa Akira, estro de Ikegawa Kliniko en Yokohama, Japanio.

Enketinte inter 79 infanoj (inter du- kaj sep-jaraĝaj), Ikegawa konstatis, ke 42 infanoj memoris almenaŭ ion. Spertis 20 infanoj “mallumon” aŭ “ruĝon”. Unu diris, fingromontrante lampon, kiam ĝi estis 2-jara kaj 9-monata: “Tiu koloro estas sama kiel tiu en via ventro”. Pri moviĝoj memoris 19 infanoj: “Mi turniĝis” “Mi naĝis”, ks.

Falanta

Sian naskiĝon memoris 32. Inter tiuj diris 14: “Mi volis tuj eksteren iri” “Dolore” “Mi sentis, ke mi estas falanta”. Rimarkis 11: “Panjo vokis al mi” “Ĉiuj diris Venu, venu”. Ĉiuj, kiuj malfacile naskiĝis, esprimis sin negative: “falis” “malvarme”.

Unu infano skribis: “Kiam mi estis en la ventro de panjo, tranĉilo proksimiĝis al mi. Iu tenis mian kruron kaj batis mian sidvangon”. Li diris al Ikegawa: “Panjo diris al mi, ke mi sonĝis, sed ŝi ne pravas”. Laŭ lia patrino li naskiĝis per cezara operacio.

Ikegawa diris: “Patrinoj, aŭdinte la spertojn de siaj gefiloj, ilin pli amas. Ili pli atente aŭdas iliajn voĉojn”.

HORI Yasuo