Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRLANDO

Sporto por ĉiuj

Kiam estis aparte aktiva la sendependiga movado en Irlando, laŭ statuto de Gaela Atleta Asocio, datita de 1903, neniu membro de la Reĝa Konstablaro (polico) aŭ de la armeo rajtis esti membro de la asocio aŭ de iu gaela sporta teamo. Plie, estis malpermesite al ĉiuj asocianoj, sub puno de elpelo, esti samtempe ludanto de “eksterlandaj” (t.e. anglaj) sportoj: futbalo, rugbeo, ktp. Multaj irlandanoj opinias la paragrafojn bedaŭrinda kaj nenecesa diskriminacio, kontraŭ kelkaj ŝatantoj de la gaelaj sportoj, sed servantoj de britaj instancoj, aŭ ŝatantoj de kaj gaelaj, kaj neindiĝenaj ludoj.

La socio, inkluzive tiujn, kiuj ne estas ardaj sport-fanatikuloj (kiel la aŭtoro), multe perdas, se ne havas okazon ĝui keltajn sportojn. Precipe la tiel nomata hurling (irlande iomaint) estas, verŝajne, unu el la plej ekscitaj kaj lertaj el ĉiuj sportoj, kaj certe la plej rapida el ĉiuj kampoludoj.

Do estas ĝojiga novaĵo, ke pasintjare la paragrafoj estis forigitaj. De nun oni ne malpermesas membriĝi al policistoj en la nord-irlanda polico kaj de brita armeo, en kiu neniam mankis irlandanoj, precipe kiam estis senlaboreco en la hejmlando.

Ŝajnas, ke iom post iom la socio en Nord-Irlando iĝas iom pli simila al tiu en “normalaj” landoj.

Garbhan MACAOIDH