Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Vilnius serĉas “ekzotikon”

Arturas Zuokas, urbestro de la litova ĉefurbo Vilnius, ekdeziris plibonigi la bildon de sia urbo. Por pridiskuti tion, li invitis historiistojn, arkitektojn, publicistojn, spertulojn pri reklamo, organizantojn de diversaj aranĝoj. Rezulte de tiuj klopodoj estas preparata strategia plano por evoluigi la urbon. Laŭ la opinio de la urbestro, nun estas grave elekti ĝustan direkton por estigi la bildon de la ĉefurbo.

La diskutantoj atingis komunan opinion, ke Vilnius devus revigligi sian aŭtentikan historian heredaĵon kaj estigi litovan “ekzotikon”. Nun la litova ĉefurbo ne profitas la historian etoson, kiun ĝi posedas. Laŭ la opinio de la arkitektoj, Vilnius havas multajn simbolojn kaj amason da arkitekturaj stiloj, kies signifon ne konas ne nur eksterlandanoj, sed ankaŭ la litovoj mem.

Ili konsentis pri la ideo, ke la litovan ĉefurbon plifamigus “pozitivaj” skandaloj, eksterordinaraj projektoj, ekzemple, parketo de “frenezaj arboj”, festivalo de subakvaj boatoj, ekspozicio de la plej bonaj erotikaj fotoj en la mondo aŭ monda muzeo pri basketbalo. La diskutantoj ne preterlasis mencii la hontindan situacion nunan koncerne publikajn necesejojn, malglatajn trotuarojn kaj mankon de ripozzonoj.

LAST

En la antikva parto de Vilnius oni rimarkas la trapason de la jarcentoj.

Diversstilaj preĝejoj abundas en la litova ĉefurbo.