Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

KONGO

Kiu kulpas pri la morto de Lumumba?

Kongo sendependiĝis de Belgio la 30an de junio 1960. Laŭ interkonsento inter la du ĉefaj politikaj partioj, Joseph Kasa-Vubu iĝis prezidanto kaj Patrice Lumumba iĝis ĉefministro. Lumumba estis murdita en 1961. Kiu respondecis pri lia morto?

La sendependiĝo venis pli frue ol antaŭvidite, sen sufiĉe da preparo. Kelkajn jarojn antaŭe Belgio promesis iom da aŭtonomio al sia kolonio kaj malrapide (eble ankaŭ kontraŭvole) preparis tion. Okazaĵoj en Kongo kaj en najbaraj landoj devigis Belgion malteni sian kolonion. Jam kelkajn tagojn post la sendependiĝo ekestis perturboj. La 10an de julio Moise Tsjombe, guberniestro de la provinco Katango, proklamis la sendependecon de sia provinco.

Poste Kasa-Vubu eksigis sian ĉefministron. Lumumba unue estis tenita en sia rezidejo, eskapis, estis arestita, denove fuĝis kaj iel alvenis en Katangon. Tie li pereis en la komenco de 1961. Ĉu estis hazarda morto en militaj cirkonstancoj, aŭ ĉu estis planita murdo? Se estis planita murdo, kiu planis ĝin? Pri tio estas pluraj teorioj kaj aperis pluraj libroj. Komisiono de la belga parlamento ricevis la taskon esplori la cirkonstancojn. Fine de novembro 2001 la komisiono prezentis sian raporton.

Kolonelo Mobutu

Laŭ la komisiono estas evidente, ke la tiama belga registaro deziris sekurigi la gravajn belgajn investojn en Kongo — kaj precipe en la Katango-provinco — kaj tial intence malstabiligis la registaron de Lumumba kaj subtenis Tsjombe. Ĝi insistis, ke kolonelo Mobutu (la posta prezidanto) arestu Lumumba. Post hezitado Mobutu donis instrukcion por tio la 10an de oktobro.

La komisiono trovis plurajn planojn — ne nur belgajn, sed ankaŭ usonajn — por definitive elimini Lumumba, sed neniu el tiuj realiĝis. Teleksa korespondado inter Kongo kaj Belgio montras, ke en Belgio oni insistis pri la transporto de Lumumba al Katango, kvankam oni bone konsciis, ke tie li riskis morton. Kaj efektive, la 17an de januaro 1961 vespere, kelkajn horojn post alveno en Katangon, Lumumba estis ekzekutita de katangaj policistoj. Ĉeestis katangaj ministroj kaj tri belgaj oficiroj (kiuj en tiu periodo estis sub la aŭtoritato de la katanga registaro). Poste la belga registaro sisteme neis ian ajn engaĝitecon.

Reĝo Baldueno

Estas ĝenerale sciate, ke la reĝa familio, tra la tiama holdinga kompanio Société Générale, havis grandegajn financajn interesojn en Kongo. Ĉu la reĝo Baldueno (aŭ lia ĉirkaŭaĵo) aktive kunlaboris rilate la likvidon de Lumumba? La komisiono ne klarigis lian rolon. Ĝi konstatis nur, ke la reĝo kelkfoje malsamopiniis kun la registaro, proprainiciate prenis decidojn kaj verŝajne ne transdonis al la registaro gravajn informojn, pri kiuj li disponis.

Laŭ Justine Kasa-Vubu, filino de Joseph Kasa-Vubu kaj prezidanto de la konga Movado de Demokratoj, la komisiono utilis nur por senŝarĝigi la konsciencon de kelkaj politikistoj.

Ludo De Witte verkis en 1999 libron pri la afero (De Moord op Lumumba, ISBN 90-5617-236-0) kaj tiel malrekte iĝis la iniciatinto de la parlamenta komisiono. Li opinias: “Tio klare estas politika kompromiso inter tiuj, kiuj deziris esplori la plej etan detalon kaj tiuj, kiuj volis kaŝi ĉion. Ili timis trovi la tutan veron.” Li tamen vidas pozitivan elementon: la rolo de la reĝo iĝis iom pli klara.

Roland ROTSAERT

La raporto (dulingva: nederlanda-franca, 230 kB) de la belga parlamenta komisiono legeblas interrete je www.dekamer.be. Serĉu “Lumumba” aŭ “DOC 500312/006”.