Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Estimataj gelegantoj,

kiel kutime komence de nova jar(kolekt)o ankaŭ ĉi-foje la papera versio de tiu ĉi januara numero estas iomete alia ol la kajeroj de la pasinta jaro. Nia grafikisto iom modernigis la revuon per nova enpaĝigo, ankaŭ de la kovrilpaĝo, kaj nun finfine post la multjara plendo, ke la numero de la monato estu pli granda, la numer-indiko aperas grandcifere kaj do bone legeblas, kio faciligas trovon de difinita eldono. Krome vi certe konstatas, ke la kajero nun estas unu centimetron pli malalta, kio necesis pro teknikaj kialoj, kaj ke estas uzata pli dika papero por la kovrilo kaj iom alia por la internaj paĝoj. Por ilustrita revuo, kia nia magazino estas dekomence, la grafika aspekto ja estas sufiĉe grava. Kompreneble ni esperas, ke la nova vesto plaĉas al vi. Daŭre ni klopodas ankaŭ eviti erarojn, sed tiu ĉi strebado ne ĉiam sukcesas. Eble vi rimarkis, ke en la leter-rubriko de la decembra numero kelkaj vortoj estis skribitaj sen ĉapeloj sed per surogata alfabeto. Tion kaŭzas i. a. la fakto, ke preskaŭ ĉiuj aŭtoroj, redaktoroj kaj reviziantoj uzas interreton, sed kun diversaj surogataj alfabetoj, ĉar ne ĉiuj jam posedas la universalan skribsistemon Unikodo. Sed multe pli ol tiaj teknikaj problemetoj sendube gravas la enhavo, kaj liveri al vi interesajn artikolojn estas kaj restas nia plej granda kaj nobla ambicio. Multan plezuron dum legado de tiu ĉi kaj ĉiuj sekvaj numeroj!

Sincere via Stefan Maul