Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Japanio

Senlaboreco atakas la arkipelagon

La 14an de novembro 2001 la ministrejo pri bonfarto kaj laboro publikigis, ke ĝis la fino de septembro nur 37 % de altlernejanoj de la tria klaso trovis laboron. Tiu ĉi proporcio estas la plej malalta en la pasintaj 40 jaroj.

Laborproponoj en tiu ĉi jaro estas dekono de tiuj antaŭ dek jaroj. Troviĝas nur ses proponoj por dek altlernejanoj, kiuj volas tuj labori post la diplomitiĝo. Al lernantoj, kiuj ne povas trovi laboron, instruistoj rekomendas iri al universitato aŭ aliaj profesiaj lernejoj. Tamen tiuj, kiuj ne povos fari tion pro financa aŭ kapableca problemoj, devas eklabori kiel freeter [friter] (kunmetaĵo de angla vorto free kaj germana vorto Arbeiter kun signifo “libera laboristo”).

Maltrankviligaj analizoj

La 27an de junio 2001 la ministrejo publikigis analizon pri labor-ekonomio, en kiu ĝi koncentriĝis pri laborkonscio de junaj laboristoj, ĉar nun troviĝas 1,5 milionoj da tiel nomataj “freeter-oj”, 1,5-oble pli multe ol antaŭ kvin jaroj. La analizo difinis freeter-ojn jene:

  • 1) aĝo inter 15 kaj 34,
  • 2) laboras horpage aŭ tagpage,
  • 3) tiele laboras malpli longe ol 5 jaroj,
  • 4) se estas virinoj, estas fraŭlinoj,
  • 5) nun estas senlaboraj sed volas labori.

Laŭ la aĝoj, 20- ĝis 24-jaruloj estas 820 000, 25- ĝis 29-jaruloj 350 000, 15- ĝis 19-jaruloj 200 000 kaj 30- ĝis 34-jaruloj 140 000. Laŭ la studkariero, tiuj, kiuj finis gimnazion, okupas 35,4 %, tiuj, kiuj finis universitaton aŭ kursojn por diplomitoj, 17,5 %, tiuj, kiuj finis kolegion aŭ aliajn lernejojn, 12,7 %.

Plejparto laboras en ĉiovendejo aŭ oportuna butiko. 30 % de ili gajnas 100 000 ĝis 140 000 enojn (83 ĝis 120 usonajn dolarojn) monate. Ĉar tio ne estas sufiĉa por vivi sendepende, 80 % de ili vivas kun siaj gepatroj kiel tiel nomataj parazitaj freeter-oj. 64,7 % volas havi konstantan laboron. Multiĝo de freeter-oj estis akcelita de lastatempa malfacilo ĉe dungiĝo.

En tia situacio pli ol duono de la junuloj antaŭvidas la japanan estontecon kiel “Japanio malboniĝos”. Laŭ fundamenta esploro pri la vivo kaj konscio de 6000 junuloj, publikigita la 22an de novembro 2001, la ĉefaj problemoj de Japanio estas malfacilo de dungiĝo kaj senlaboreco.

La 30an de oktobro 2001 la registaro publikigis la rezulton de esploro pri laborforto. Laŭ ĝi troviĝas 5,3 % (3,57 milionoj) da senlaboruloj en Japanio. La nombro estas la plej granda ekde 1953, kiam oni komencis la esploron. Ĝi difinas senlaborulojn jene: 1) ili neniam laboris dum la lasta semajno de la monato, 2) en tiu semajno ili serĉis laboron, 3) ili kapablas labori kiam ili trovas laboron.

Estas la kondiĉo de “perfekta senlaboreco”. Ĝi ekskludas el la statistiko homojn, kiuj rezignis serĉi laboron pro malsano aŭ manko de taŭga laboro. Se tiuj homoj estus inkluzivitaj, la proporcio de senlaboreco estus 10,4 %. Tiu cifero estas jam treege terura, sed multaj ekonomikistoj prognozas, ke la proporcio de senlaboreco baldaŭ superos 6 %.

La kialoj

La kialo de senlaboreco estas tutmondiĝo de la ekonomio. Celante produkti pli malmultekostajn varojn, japanaj entreprenoj haste translokigis siajn fabrikojn al eksterlando kiel Ĉinio, Malajzio, Indonezio, ktp. Jam la nombro de laboristoj en japanaj fabrikoj en eksterlando egalas al 70 % de tiu en Japanio. Japanaj entreprenoj ne povas gajni profiton el fabrikoj en Japanio, ĉar la salajro por japanaj laboristoj estas tro alta. Tiele pli kaj pli mankas laborlokoj al japanaj laboristoj. Krom tio el la eksterlandaj fabrikoj enfluas malmultekostaj varoj en Japanion, kio des pli suferigas enlandajn fabrikojn.

Dum lastaj 50 jaroj okazis diversaj ekonomiaj ŝanĝoj en Japanio kaj ĉiun fojon kreis senlaborecon. En la 60aj jaroj, kiam karbominejoj estis fermitaj, laboristoj povis moviĝi al aliaj kampoj, tamen nun ne ekzistas tiaj alternativoj. Nenie troviĝas industrioj, kiuj akceptos kromajn homojn el aliaj industrioj.

Lastan jaron la registaro laŭte diris, ke la informad-teknologia industrio estos la akceptanto kaj espero por japana reprospero, sed en tiun kampon jam eniris Koreio kaj Tajvano. Kontraŭ la espero de la registaro nun grandaj kompanioj en tiu kampo komencis maldungi multegajn laboristojn. Koizumi, la ĉefministro de Japanio, deklaras, ke ni devas dividi doloron por la rekonstruo de Japanio. Tamen ŝajnas, ke jam ni staras ĉe la limo de elteno: tre alta proporcio de sinmortigoj, multaj forkurintoj, diversaj krimoj kaj mensaj malsanoj inter laboristoj.

Japanio ĝuis prosperegon ekde la 70aj jaroj ĝis la 90aj. Ni vivis lukse, manĝante frandaĵojn, vojaĝante eksterlanden, aĉetante luksajn meblojn, aŭtomobilojn, elektrajn aparatojn, ktp. Tamen nun estas tempo rezigni tian vivmanieron. Tiuj jaroj estis eksterordinaraj. Yamada Hisasi, ekonomikisto, diras, ke por teni nunan vivnivelon ni devas ŝanĝi nian vivstilon. Tamen, ĉu ni devas teni nunan vivnivelon? Mi opinias, ke tiun pensmanieron ni devas ŝanĝi. Ni, rememorante, ke Japanio estis fundamente malriĉa lando kun malmulte da riĉfontoj, devas konstrui novstilan socion, en kiu ni vivos modeste kaj simple, laborante diligente kaj sincere, sed kun espero pri la estonteco.

HORI Jasuo