Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Entuziasmulo pri Japanio

Alfredas Jonušas, 61-jaraĝa litovo el la urbo Telšiai, jam antaŭ kelkaj jardekoj entuziasmiĝis pri Japanio kaj tiu pasio ĝis nun ne forlasas lin. En sia apuddoma parcelo el 9 aroj li aranĝis japanstilan ĝardenon kaj tie eksponis amason da japanstilaj objektoj. En apudstrata flanko klare videblas kvinoble malgrandigita modelo de la plej malnova en la mondo ligna pagodo de Horinĝi. Apud ĝi sur eta deklivo estas instalita blanka virina masko, devenanta de la vira teatro “Kabuki”. Sian domon Jonušas ornamis per unu gravuraĵo en kabuka stilo.

Sur la fundo de seka lago, kie, anstataŭ akvo estas ŝtonetoj, videbliĝas verda japanforma insulo. Apud ĝi pendanta japane skribita ŝildo afable invitas al interna korto, kie japanaj simboloj abundas. Ĉi tie litova ovo, ornamita per japanaj krizantemoj, simbolas la litovan-japanan amikecon. La plej grava akcento de la interna korto estas pavilono de tetrinkado. Apude estas ankaŭ modelo de Fuĵi-monto kaj silueto de budao Amido. La posedanto de tiuj belaj eksponaĵoj pasintjare festis sian 60-jaran jubileon kaj por si mem ellaboris japanecan drakon de la jaro, en kiu li naskiĝis.

Trairinte ŝtonan ponteton super seka rivero, oni tuj trafas lokon apud malgranda muzeo, en kiu Jonušas eksponis ne nur japaneskajn valoraĵojn, sed ankaŭ relikvojn de sia familio. Ankaŭ la dominterno estas japanstila. La unua ideo estis aperigi la teritorion de Japanio surmure kaj en ties centro fari rondan fenestreton. La radioj de leviĝanta suno, trapasinte la fenestreton, reflekte bildigas sur la kontraŭa muro grandegan desegnaĵon de Fuĵi-monto.

La fondinto de tiu japana muzeo neniam estis en Japanio. Li ĉion kreis, uzinte librojn, revuojn, pentraĵalbumojn. Jonušas eĉ ne povas klare diri, de kie venis la japana ideo, obsedinta tuj lian menson. Li nur memoras, ke en la jaro 1964, kiam okazis Olimpikaj Ludoj en la japana ĉefurbo Tokio, en la televido li spektis unuafoje la novan stadionon, projektitan de Kenzo Tange, kiu tre impresis lin. Ekde tiam li profundiĝis en la arkitekturo de tiu malproksima lando, eĉ fondis societon de litova-japana amikeco.

Alfredas Jonušas laŭprofesie estas juvelisto. Li prilaboras sukcenon kaj feron. Ĝis nun li jam organizis dek ses siajn juvelekspoziciojn. La monon, ricevitan de la venditaj juveloj, li ĉiam eluzas por kontentigi sian japanan pasion. Li tre bedaŭras, ke ĝis nun li ne sukcesis kontakti japanajn entreprenistojn, kiuj povus iom finance subteni la disvastigon de japana kulturo en la centro de okcidenta Litovio. Li revas, ke lia urbo Telšiai povus ĝemeliĝi kun iu samgranda japana urbo. La urba konsilantaro de Telšiai jam sendis sian proponon al ministrejo pri eksteraj aferoj de Japanio. Oni atendas kaj esperas je pozitiva reago.

Komence la najbaroj de Jonušas kun siaspeca primoko rilatis al lia ideo aranĝi japanstilan ĝardenon en sia korto. Oni eĉ donis al li alnomon “Japano de Telšiai”. Tamen, kiam unuafoje ilian najbaron vizitis japana ambasadoro kun sia edzino, ĉiuj ĉesis primoki kaj konstatis, ke ĉio estas multe pli serioza ol ili antaŭe opiniis. Nun gelernantoj kaj studentoj de arto ekskursas ĉi tien por serĉi perlojn de la orienta kulturo.

Laimius STRAŽNICKAS

Kelkajn jardekojn litovo Alfredas Jonušas dediĉis al popularigo de la japana kulturo en Litovio.