Roland ROTSAERT
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Jam delonge organizaĵoj de konsumantoj plendas, ke la kosto de bankpago de unu EU-lando al alia estas terure alta por privatuloj. Ĉar ne eblis rapida interkonsento inter la bankoj kaj la Eŭropa Komisiono, venos deviga regulo.
La EU-ministroj respondecaj pri ekonomio fine de novembro 2001 aprobis, kun kelkaj modifoj, proponon de la Eŭropa Komisiono, laŭ kiu pago inter la membroŝtatoj, kiuj ekde 2002 uzos la eŭron, ne kostu pli ol enlanda pago. Ankoraŭ necesas fina aprobo de la Eŭropa Parlamento, sed laŭdire tio estos nur formalaĵo.
Por akiri kontantan monon en alia lando, la regulo validos ekde la 1a de julio 2002; por ĝiroj ekde la 1a de julio 2003. Eble la regulo ankaŭ validos por la valutoj de membroŝtatoj, kiuj ne transiros al la eŭro (Britio, Danio, Svedio). En 2004 oni raportos pri la rezultoj.
Tuj venis protestoj de la bankoj. Ili opinias, ke ne restas sufiĉe da tempo por povi adapti sin al la nova situacio kaj minacis altigi la kostojn de enlandaj transakcioj por kompensi la altegajn administrajn kostojn, kiujn ili havas pro transakcioj transnaciaj.
Jam ekzistas la internacia bankkonto-numero (IBAN), kiu povas konsiderinde simpligi kaj aŭtomatigi tiajn pagojn, sed tio estas nur unu el la necesaj paŝoj. Por pagoj en fremdaj valutoj la bankoj daŭre uzas reton de internaciaj korespondantoj. Tiu arkaika proceduro ne taŭgas por malgrandaj pagoj de privatuloj kaj iĝas tute sensenca en plurlanda zono, kiu uzas la saman monunuon.
Kelkaj bankgrupoj ellaboris propran sistemon por faciligi pagojn inter siaj klientoj, sed bona solvo eblas nur per kreo de kompensa sistemo je EU-nivelo. La Eŭropa Centra Banko estus la logika iniciatanto, sed ĝis nun ne estas konataj planoj tiurilate.
Roland ROTSAERT